Keep Talking and Nobody Explodes

Keep Talking and Nobody Explodes

Disvolvo Steel Crate Games
Eldoninto Steel Crate Games
Distribuo Humble Store
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro puzla videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo tuŝekrano
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Keep Talking and Nobody Explodes (esperante “Daŭre parolu, por ke neniu eksplodu”[1]) estas puzla videoludo, evoluigita de la kanada studio Steel Crate Games.[2] En la ludo, la ludanto devas senarmigi hazardajn bombojn kun la asistado de aliaj ludantoj kiuj legas manlibron kun la instrukciaĵo.[3] Ĝi estis desegnita per la virtuala realeco en menso, kaj ĝi unue estis lanĉita por la Samsung Gear VR, la 16-an de julio 2015.[4] Ĝi poste iĝis havebla por Microsoft Windows, MacOS, Sony PlayStation 4, Linux, Nintendo Switch kaj Xbox One.

La ludo estis lokaĵigata en Esperanto.[1][5]

La ludo

Keep Talking and Nobody Explodes estas desegnita por esti ludita de almenaŭ du ludantoj, kie unu estas la malŝaltilo de la bombo kaj la ceteraj estas la spertuloj, kiuj legas la manlibron pri kiel fari ĝin.[6] La malŝaltilo ne povas rigardi la instrukciojn kaj devas fidi la spertulojn por instrui ilin; tiel ankaŭ la spertuloj ne povas vidi la bombon, kaj devas fidi je la malŝaltilo por priskribi la bombon. La spertuloj kaj la malŝaltilo devas komuniki unu kun la alia aŭ rekte fizike aŭ interrete uzante voĉservon.

Ĉiu bombo en la ludo enhavas plurajn modulojn, kiuj estas sendependaj unu de la alia kaj povas esti malaktivigitaj en ajna ordo.[7] La plej multaj moduloj postulas esti malaktivigitaj, la bombo estas sukcese malŝaltita kiam ĉiuj tiaj moduloj estis malaktivigitaj. Malaktivigi ĉi tiujn modulojn postulas, ke la malŝaltilo donu vidajn indikilojn al la spertuloj, kiuj tiam uzas la instrukciojn por determini kiajn agojn ri devas fari. Ekzistas ankaŭ la "daŭraj moduloj", kiuj ne povas esti malaktivigitaj, kaj bezonas periodan atenton antaŭ ol ilia retronombrado finiĝas. Ĉiu bombo ankaŭ havas retronombradon. Se la tempigilo falas al nulo, la bombo eksplodos. Bomboj ankaŭ havas maksimuman nombron da permesitaj eraroj, kiuj faras la retronombradon pli rapida. Se la maksimumaj permesitaj eraroj estas atingitaj, la bombo ankaŭ eksplodos. Aliaj malhelpoj estas la lumoj en la ĉambro, kiuj malŝaltas por mallonga momento ĉiufoje, kaj vekhorloĝo kiu malatentigas la ludanton.[8]

Recenzoj

La komputilversio de Keep Talking and Nobody Explodes ricevis "miksitajn kaj mezajn" recenzojn dum la versioj por Nintendo Switch kaj PlayStation 4 ricevis "ĝenerale pozitivajn recenzojn", laŭ revizioretejo Metacritic.[9][10][11] Destructoid donis al ĝi 9 poentojn el 10, dirante «Se vi estas laca ĉiam ludi Cards Against HumanityMonopolon, Keep Talking and Nobody Explodes certe donos al vi la perfektan solvon, supozante ke vi havas amikojn pretajn por trakti la taskon.»[8]

En marto 2016, la ludo jam vendis pli ol 200 000 ekzemplerojn.[12]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Manlibro pri Maldanĝerigo de Bomboj. Alirita 2023-06-07 .
  2. Steel Crate Games. Alirita February 9, 2020 .
  3. Bomb Defusal Manual. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2017. Alirita 10a de Oktobro 2015 .
  4. Press Kit. Steel Crate Games. Arkivita el la originalo je 13a de Septembro 2018. Alirita 4a de Oktobro 2018 .
  5. Keep Talking and Nobody Explodes - Translation FAQ (en-US). Alirita 2023-06-07 .
  6. How it Works. Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2018.
  7. Defusing Bombs. Arkivita el la originalo je 26a de Januaro 2018.
  8. 8,0 8,1 Review: Keep Talking and Nobody Explodes (angle). Arkivita el la originalo je 15a de Decembro 2016. Alirita 19a de Majo 2017 .
  9. Keep Talking and Nobody Explodes (Switch). Alirita 24a de Oktobro, 2021 .
  10. Keep Talking and Nobody Explodes (PC). Arkivita el la originalo je 29a de Majo 2017. Alirita 29a de Marto 2018 .
  11. Keep Talking and Nobody Explodes (PS4). Arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2017. Alirita 29a de Marto 2018 .
  12. . Keep Talking and Nobody Explodes has sold over 200,000 copies. PC Gamer (3a de Marto 2016). Arkivita el la originalo je 15a de Marto 2016. Alirita 3a de Marto 2016 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.