Kavapuseto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Collocalia linchi (Horsfield & Moore, F, 1854) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kavapuseto, Kava apuseto aŭ Kaverna salangano (Collocalia linchi, laŭ kio ankaŭ Linĉia apuseto) estas malgranda apuso de la genro Collocalia kaj unu el 11 specioj de la genro. Ĝi troviĝas kiel endemio en la insuloj Sumatro, Javo kaj Balio de Indonezio. Ĝi estas arbara specio kaj nestumas en kavernoj. La Bornea apuseto estis konsideredita ĝia subspecio, sed ĝi estas nun kutime konsiderata aparta specio.
Taksonomio
La Kavapuseton priskribis la natursciencistoj Thomas Horsfield kaj Frederic Moore en 1854 kun la nuntempa dunoma nomo Collocalia linchi.[1][2] La specia epiteto linchi estas la java vorto por apuseto.[3]
Estas jenaj kvar agnoskitaj subspecioj:[4]
- C. l. dedii Somadikarta, 1986 - Balio kaj Lomboko
- C. l. linchi Horsfield & Moore, F, 1854 - Bawean kaj Javo
- C. l. ripleyi Somadikarta, S, 1986 - Montoj Barisan, Sumatra
C. l. dodgei Richmond, 1905 - Monto Kinabalu (Sabaho), en N Borneo.(nun propra specio: Collocalia dodgei)
Aspekto
Tiu ĉi birdo estas brile nigrecbruna supre kun verdeca brilo, inkluzive de sia pugo; foje aspektas nigra kaj kapuĉhava. Brusto nigra; ventro ĝis flankoj palgriza kun fajnaj nigraj makuloj ĉe la randoj. Flugilpintoj estas rondetaj; subflugilo estas nigra. Vosto nigra, rondeta kun malprofunda noĉo sed sen la blankaj makuloj troveblaj en la tre simila brila apuseto (Collocalia esculenta). Distinga trajto inter la du specioj estas, ke la brila apuseto havas plumtufon sur sia malantaŭa piedfingro, sed la kaverna apuseto havas nudan piedfingron. Ĝi estas 9 ĝis 11,5 cm longa. La krio estas alttona "ĉia-ĉia".[5]
Distribuado kaj habitato
La kaverna apuseto estas indiĝena de Malajzio kaj Indonezio.[6] Ĝi troviĝas en la Sunda regiono, en Javo, Madura, Baveano, Kangea, Nusa Penida, Balio kaj Lomboko, partoj de Sumatro, kaj la okcidentaj deklivoj de Monto Kinabalu sur Sabaho, Borneo. Pruvoj pri ĝia ĉeesto en Malajzio kuŝas sur ununura specimeno en la Brita Muzeo etikedita "Molacca". Ĝia natura vivejo estas arbaroj de malaltaj kaj altaj teroj kaj malfermaj arbaroj.[5]
Kutimaro
La kaverna apuseto estas tre sociema kaj flugas kun ĉiuj aliaj specioj de apusetoj, kiuj similas al ĝi. Ĝi ofte rondiras kaj flugas tra la branĉoj de arboj, kiuj aperas tra la kanopeo, kiel ekzemple fruktaj figarboj. Ĝi reproduktiĝas en la pli helaj partoj de kavernoj, konstruante neston el fibreca vegetaĵaro kaj cementante la materialojn al la roko per salivo. Ĝi demetas du blankajn, iom longformajn ovojn.[5]
Statuso
La kaverna apuseto havas tre grandan teritorion kaj estas ofta en Javo kaj proksimaj insuloj. Ĝi ne havas apartajn minacojn kaj la IUCN listigis ĝin kiel "Malplej Zorgigan". Kvankam la totala populacio eble iomete malpliiĝas, oni ne kredas, ke tio okazas je tia rapideco, kiu pravigus listigi ĝin en pli minacata kategorio.[6]
Referencoj
- ↑ Horsfield, Thomas. (1854) A Catalogue of the Birds in the Museum of the Honorable East India Company 1. W.H. Allen, p. 100–106.
- ↑ (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press, p. 229–230.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Owlet-nightjars, treeswifts & swifts. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 2a de Aŭgusto 2017 .
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Chantler, Phil. (2010) Swifts: A Guide to the Swifts and Treeswifts of the World. A & C Black. ISBN 978-1-4081-3540-2.
- ↑ 6,0 6,1 BirdLife International (2016). “Collocalia linchi”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686498A93114737.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
- Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.
- (1986) “Collocalia linchi Horsfield and Moore — a revision”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 106 (1), p. 32–40.
- (2017) “Speciation in Indo-Pacific swiftlets (Aves: Apodidae): integrating molecular and phenotypic data for a new provisional taxonomy of the Collocalia esculenta complex”, Zootaxa 4250 (5), p. 401–433. doi:10.11646/zootaxa.4250.5.1.
Eksteraj ligiloj
- Referenco Avibase : {{{3}}} (+ répartition) france, angle
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


