Katjango

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
katjango

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Vigno’’ Vigna
Specio: Vigna unguiculata
Vigna unguiculata subsp. cylindrica
(L.) VERDC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Katjango (Vigna unguiculata subsp. cylindrica), ankaŭ nomata katjanga vigno, estas utilplanto el la subfamilio faboideoj (Faboideae). Ĝi estas proksime parenca al la okulvigno kaj asparaga vigno. Taksonome ĝi estas kiel subspecio cylindricacatjang de Vigna unguiculata.

Karakterizaĵoj

Ĝi similas al okulvigno. Ĝi kreskas aŭ arbuste kaj atinganat altecon de ĝis 80 cm aŭ rampante grimpante ĝis 30 cm alte. La triparta folioj staras ĉ longaj pedunkloj. La terminale staranta folieto estas 6 ĝis 16 cm longa. La florgrapoloj staras vertikale kaj portas 4 ĝis 12 parajn florojn. La florkoloro varias inter blanka ĝis lila kaj helblua. La junaj guŝoj staras unue vertikale, pli malfrue ili turniĝas al horizontala pozicio. Ili havas diametron de 7 ĝis 13 cm. Maturiĝante ili ŝanĝas la koloron de verdo trans flavo al bruno.

La semoj estas 5 ĝis 6, malofte ĝis 12 mm longaj, 3 ĝis 8 mm larĝaj kaj 4 ĝis 6 mm dikaj. Ilia koloro plej ofte estas malhela, ruĝa, nigre bruna au nigra kun punktoj. Ofte ili havas trieĝan, blankan hilumon. La enhavosubstancoj tre similas al tiuj de la okulvigno.

Kultivado

La katjango hejmiĝas en Afriko kaj venis tre frue al Azio, kie ĝi hodiaŭ estas multe kultivata. Ĝi estas uzataj kiel sekaj semoj kaj legomplanto. Ne ekzistas statistikojn.

La planto kreskas en la malaltaj regionoj de la tropikoj kaj subtropikoj . En la tropikoj ĝi kreskas ĝi alteco de 2000 m. La precipitaĵo estu inter 700 kaj 1700 mm. Ĝenerale ĝi estas kultivata ke la rikolto okazu post la pluvsezono. Tro alta precipitaĵo kaŭzas tro altan foliamaso kaj malalta semorikolto. La temperaturo estu inter 12 kaj 28 °C. La planto bone kreskas ankaŭ sur malpezaj grundoj kun pH inter 5 und 7,5. Mezpezaj kaj pezaj grundoj donas pli altajn rikoltojn. La rikoltkvanto estas plej ofte sub unu tuno da semoj po hektaro.

Nomo

La nomo „katjango“ venis de la indonezia kaj malaja lingvoj.

Uzado

Malhelaj semoj taŭgas kiel furaĝo, helaj semoj estas manĝataj de homoj. Ili estas pli bone digesteblaj. Folioj kaj junaj guŝoj estas manĝataj kiel legomo aŭ salato. La tuta planto ankaŭ taŭgas kiel verda furaĝo. Tiam ĝi liveras 20 ĝis 40 tunoj da verda amado po hektaro.

Vidu ankaŭ

Fontoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.