Kati
- Por la Orient-Azia mezurunuo, vidu Catty
| Kati | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| setlejo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Demografio | |||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 12° 45′ N, 8° 4′ U (mapo)12.746666666667-8.0713888888889Koordinatoj: 12° 45′ N, 8° 4′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 481 m [+] | ||||
| Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Kati estas urbo en Malia Regiono Koulikoro, ĉ. 15 km de Bamako, ĉefurbo de Malio. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 40.000.
Kati estas la ĉefurbo de la samnoma subregiono. Ĝi estas ankaŭ garnizona urbo. Pro tio Kati havas armean kaj ankaŭ civilan malsanulejon. La urbo havas kelkajn instruajn instancojn (multaj bazlernejoj kaj kolegioj). Junulara klubo kaj arta centro estis kreitaj kun subteno de la franca kunlaboro.

Kati estas kreskanta, evolunta kamparurbeto. Tie okazas grava bova merkato ĉiusemajne. Kati situas sur la Dakaro-Niĝera fervojo kaj sur la vojo Bamako-Kolokani kaj Kati-Négéla-Kita.
La loĝantaro estas ĉefe islamano, sed kun la ekzisto de romkatolika misio fondiĝis ankaŭ romkatolika komunumo.
La loĝantaro de Kati parolas unuavice la bambaran lingvon.
La subregiono Kati konsistas el 37 komunumoj: Baguineda, Bancoumana, Bossofala, Bougoula, Daban, Diagon, Dialakoraba, Dialakorodji, Dio-gare, Dogodouman, Dombila, Doubabougou, Kalabankoro, Kalifabougou, Kambila, Kati, Kourouba, Mandé, Moribabougou, Mountoungoula, N’gabakoro, N’Gouraba, N’Tjiba, Niagadina, Nioumamakana, Ouelessebougou, Safo, Sanankoro Djitoumou, Sanankoroba, Sangarebougou, Siby, Sobra, Tiakadougou faraba, Tiakadougou-Dialakoro, Tiélé, Torodo Diedougou kaj Yélékébougou.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




