Katago


Katago (tibete: ཁ་བཏགས་; khatag dzonke: བཀབ་ནས kapni, mongole: хадаг IFA: [χɑtɑk], nepale: खदा khada[1]) estas tradicia ceremonia koltuko (ŝalo) en la tibeta budhismo. Ĝi devenas el la tibeta kulturo kaj estas kutima en kulturoj kaj landoj kie la tibeta budhismo estas praktikata.
La katago simbolas purecon kaj kompaton kaj estas portata aŭ prezentata kun incenso ĉe multaj ceremoniaj okazoj, inkluzive naskiĝojn, geedziĝojn, enterigojn, diplomiĝojn kaj la alvenon aŭ foriron de gastoj. Ĝi estas kutime farita de silko. Tibetaj katagoj estas kutime blankaj, simbolante la puran koron de la donacanto, kvankam estas tre kutima trovi ankaŭ flav-orajn katagojn .[2][3]
Tibetaj, nepalaj kaj butanaj katagoj montras la aŝtamalgalon.
Ekzistas ankaŭ specialaj multkoloraj katagoj. Mongola katago estas kutime blua, simbolante la ĉielon. En Mongolio, katagoj estas ankaŭ ofte ligitaj al obooj, stupaoj aŭ specialaj arboj kaj ŝtonoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ (en) Sanjib Chaudhary, Many See Ethnicity-Based Discrimination in Nepali Ministry’s Ban on Using an Imported Holy Scarf (Multaj vidas diskriminacion bazitan sur etneco en la malpermeso fare de la nepala ministerio pri la uzado de importita 'sankta koltuko'), Global Voices, a 13n de septembro 2016, alirite la 7an de novembro 2019.
- ↑ . Khata/Tibet "roof of the world". Oracle ThinkQuest Education Foundation. Alirita 2010-02-04 .
- ↑ "Ethnic Culture Thrives After Sichuan Quake", China Daily, 2012-05-10. Kontrolita 2012-05-15.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.