Kastelo Fischbach

Kastelo Fischbach

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 5″ N, 10° 21′ 19″ O (mapo)50.9680910.355207Koordinatoj: 50° 58′ 5″ N, 10° 21′ 19″ O (mapo)
Kastelo Fischbach (Turingio)
Kastelo Fischbach (Turingio)
DEC
Situo de Kastelo Fischbach
Kastelo Fischbach (Eisenach)
Kastelo Fischbach (Eisenach)
DEC
Situo de Kastelo Fischbach
Map
vdr

Kastelo Fischbach (germane Schloß Fischbach) estas trabfakaĵo en la orienta urbokvartalo Fischbach de Eisenach, Germanujo. La sub la suda deklivo de Petersberg-monto situanta vilaĝo Fischbach (ĝia unua mencio faritis en 1269 kiel Vispach) apartenis ĝis la Reformacio al la Nikolao-klostro.

Historio

Meze de la 13-a jarcento, kiam furiozis la Turingia-hesia heredmilito kavaliro el la najbara vilaĝo Stockhausen starigis la Malitten-spronburgon kies spuroj eĉ hodiaŭ videblas; je la komenco de la intermonta vojo estiĝis bieno eta. En 1613 la fratroj Schellhase vendis la bienon al la ajzenaĥa burĝo Georg Kley. Sed ankoraŭ dum la transdonprocedo la en Marksuhl rezidanta duko Johano Ernesto (Saksio-Eisenach) kunaĉetantis; li fine transprenis ĝin kaj donacis la tuton en 1614 al la edzino Christine, landgrafino de Hesio-Kaselo. La hersfeld-a ĉefarkitekto Hans Weber[1] - fakulo de la malfrurenesanca epoko - komisiĝis je fortimpresa alikonstruo. Gravaj elementoj do apartenas al tiu ĉi epoko. Sur la ŝtonan teretaĝon Weber metis malavare ornamitan framskeletan etaĝon. Ĉe la ĉefa ejo suda li aldonis ŝtuparturon kaj alon flankan. Ĉe la kortega flanko de la kastelo sur diversaj trabkapoj skribiĝis la jardato 1624. La portaloj de la ĉefaj alirejoj estis plibeligitaj per blazonoj. Kovrite de la ĉefa ejo troviĝis malantaŭ la kastelo kelkaj remizoj kaj ekonomiaj ejoj.

La heredantoj de dukino Christine vendis la kastelon tamen antaŭ 1684 al la ajzenaĥano Heinrich Gebhard. El liaj familianoj ĝi venis per vendo al dukino Christine Juliane (Saksio-Eisenach); sed jam en 1704 la gebhard-oj reakiris la tuton. En 1719 ĝi denove devis esti vendata kaj la ensemblo estis dispecigita; la urbo gajnis la plejparton.

Jam en la 18-a jarcento la kastelo estis restoracio. Laŭ la priskribo de Johann Wilhelm Storch la ampleksa gastejo disponis pri pluraj vizitotaj ĉambroj, dancsalono, malaperta kegloludejo kaj ĝardeno kun ombrodonantaj pergoloj. Laŭdiĝis ankaŭ la ĝentileco de la dungita personaro kaj la kvalitoj de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Dimanĉe postdiserve ĝi iĝus renkontiĝloko de la junularo de Eisenach. Ĉ. la jaro 1910, sub Otto Liebetrau, ĉiuj konstruaĵoj denove alikonstruiĝis; tiam malaperis ankaŭ la alta muro kaj la portalo.

Post 1980 la ajzenaĥa filio de la ŝtata instituto pri monumentprotektado ekinteresiĝis lokigonte surloke administrajn buroojn, la arkivon, pluklerigejon kaj atelierojn. Krome fariĝis restaŭradego kaj la porda arko de en la deponejo starigitis sur la Malittenburg-vojeto. Tial la loko de la fortikaĵo almenaŭ aludiĝis. Korte estiĝis parketo kaj la publiko invitiĝis veni kaj gapi; ekspozicioj, koncertoj (ekz. de ĵazmuziko) kaj teatraĵoj okazis ankaŭ. Post la Turniĝo la tuto estis privatigita. Ĝi estas nun hoteleto.

Literaturo

  • H. Scherf: "Das Fischbacher Schlößchen". Ĉe: Bau und Kunstdenkmale in Stadt und Kreis Eisenbach. Teil II Stadt Eisenach. (=Eisenacher Schriften zur Heimatkunde, 15), p. 67-70. Eisenach 1981.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Li ankaŭ aliajn aferojn en Eisenach kreis, ekz. la domon ĉe Goldschmieden-strato nr 1 kaj la Urbokonsilian apotekon (Rodensteiner).

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.