Karl Fischer

Karl Fischer
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1881 (1881-03-21)
en Berlino
Morto 13-an de junio 1941 (1941-06-13) (60-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
honora tombo en Berlino

Karl FISCHER (naskiĝinta la 21-an de marto 1881 en Berlino, mortinta la 13-an de junio 1941 en Steglitz) estis germana eldonisto kaj gvidanto de Wandervogel.

Vivo

Estante filo de magistrata geodeziisto li frekventis la gimnazion de Steglitz kaj aktivegis en la adoleskanta societo Stenografia kiu entreprenis marŝadojn (komence sub la gvidado de la helpinstruisto Hermann Hoffmann-Fölkersamb). Tiaj ekskursoj konvinkis Fischer ellabori kaj pliperfektigi vivostilon taŭgan kaj allogan por junuloj kaj li registrigis en la 4.11.1901 la societon Wandervogel. Ausschuß für Schülerfahrten. Tiel li daŭrigis la iniciatojn de Hoffmann. Fischer fariĝis ĉefo de la vagantoj (Oberbachant) sed lia aŭtoritatemo provokis kverelojn. En la 21.3.1904 li abdikis kaj la praa grupo de Wandervogel ĉesis en la 29.6.1904. Posteulan grupon fonditan en la 2.11.1904 Fischer ne plu partoprenis, estigante mem trian grupon Altwandervogel (18.11.1904). Li nomumis sin denove estron de ĝi (Großbachant). Ankaŭ tiu ĉi riskis fiaski pro troa hegemoniemo de Fischer; poste li jesis malaltrangiĝon de si antaŭ definitiva forlaso de ĉi aro en julio 1906; tiutempe Altwandervogel havis 78 filiojn kun 1500 membroj.

Fischer ekstudis jursciencojn (kaj ĝis 1902 sinologion) sed ĉesigis la studentan vivon preferante fariĝi volontulo en mararmea taĉmento je Qingdao. Poste (1910-1914) li estis ĵurnalisto ĉe la germanlingva monatgazeto "Ostasiatischer Lloyd" de Carl Fink en Ŝanghajo. Li eĉ ĉefredaktistis ĉe la reforma gazeto "Shibao". En 1914 la japanaj soldatoj kaptis lin; post reveno al Germanujo en 1920 kontaktoj al Wandervogel-anoj jam ne estiĝis kvankam kelkaj migrademuloj ja estis pretaj re-agnoski specialan enkluban rolon de li, malgraŭ ĉiuj egocentraj trajtoj. Postmilite li kuneldonis la nacieman periodaĵon "Der neue Bund"; post ties neniiĝo Fischer engaĝiĝis sensukcese en fondo de libera lernejo Freie Schule Grün-Rot-Gold.[1] Ĝismorte li vivis nekonata kaj forgesata en Steglitz.

Fonto

Stenzel, Arnold: "Fischer, Karl" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 196-197

Notoj

  1. Bezirksamt Steglitz-Zehlendorf von Berlin, Amt für Weiterbildung und Kultur, Fachbereich Kultur (eld.): Spuren des Kolonialismus. Der private Nachlass des Wandervogels Karl Fischer (katalogo por ekspozicio 2021/22), Berlino 2021, p. 49

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.