Karl Breuninger
| Karl Breuninger | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1944 |
| Lingvoj | germana • Esperanto |
| Okupo | |
| Okupo | fizikisto esperantisto |
Karl BREUNINGER (naskiĝis en 1944) estas germana emeritita fizikisto kaj esperantisto, kiu vivas en Germering, sudokcidenta antaŭurbo de Munkeno. Jam la patro estis esperantisto, sed ne transdonis la lingvokonojn al la filo, nur foje en la 1960-aj jaroj gaste kunprenis lin al Esperanto-kongreso. Iom poste Karl Breuninger memstare lernis la lingvon dum sia studado de fiziko en Stutgarto. Ekde la komenciĝo de la profesia vivo, li gvidas Esperanto-grupon en sia loĝloko, kiun frekventas ankaŭ membroj de la komunumoj Puchheim, Gröbenzell kaj aliaj loĝlokoj de la distrikto Fürstenfeldbruck. Krome li ankaŭ aktivas en la tradicia Esperanto-Societo Munkeno, kiu fondiĝis en 1891, nur kvar jarojn post la unua lernolibro de Esperanto, kaj do estas inter la tutmonde unuaj Esperanto-unuiĝoj. Karl Breuninger en sia domo gastigis la bibliotekon de la societo ĝis printempo 2022, kaj en majo 2016 li kunorganizis la 93-an Germanan Esperanto-Kongreson en Munkeno, kadre de kiu festiĝis la 125-jara jubileo de la loka grupo, kaj honoriĝis ankaŭ lia propra esperantista aktivado.
Eksteraj ligiloj
- artikolo pri Karl Breuninger en la gazeto Süddeutsche Zeitung la 30-an de aŭgusto 2015 (germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

