Karel van Mander
| Karel van Mander | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de aprilo 1548 en Meulebeke |
| Morto | 11-an de septembro 1606 (58-jaraĝa) en Amsterdamo |
| Tombo | Oude Kerk |
| Lingvoj | nederlanda |
| Ŝtataneco | Habsburga Nederlando Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
| Familio | |
| Frat(in)o | Adam van Mander (en) |
| Infano | Karel van Mander |
| Parencoj | Jan van der Mander (en) |
| Okupo | |
| Okupo | arthistoriisto biografo vidartisto poeto pentristo verkisto tradukisto |
| Verkoj | The Flood The annunciation The Adoration of the Shepherds The Continence of Scipio Schilder-boeck |
Carel aŭ Karel van MANDER (naskiĝis en majo 1548, mortis la 11-an de septembro 1606) estis flandra pentristo kaj verkisto, kiu naskiĝis en Meulebeke de nobela familio.
Li studis en la latina lernejo de Tielt kaj lernis la francan lingvon. Poste pro sia evidenta talento li estis sendita al la pentristo kaj poeto Lucas de Heere, poste al Pieter Vlerick, pentristo en Kortrejko. Reveninte en sian vilaĝon li sin okupis per versfarado kaj multfoje estis laŭreato en la konkursoj de la Retorikaj Ĉambroj. Kiel 26-jarulo li entreprenis la kutiman vojaĝon al ltalujo. Pli ol tri jarojn li restis tie kaj pentris por diversaj kardinaloj. De la papo Pio la 5-a li ricevis la favoran permeson porti la spadon, grandan meritsignon en la Ekleziaj Ŝtatoj. En 1577, Van Mander forlasis Romon kaj reveturis tra Florenco, Nurenbergo, Kremso kaj Vieno al sia naskiĝejo kie li estis triumfe salutata.
En tiu tempo la valonaj t. n. «Malkontentuloj», je preteksto protekti la katolikan religion kontraŭ la despotismo de la Princo de Oranĝio, elrabadis la vilaĝojn. Van Mander forkuris al Kortrejko kaj preskaŭ estis pendigata de bando da soldatoj. En tiu urbo Van Mander pentris triptikon, kiu ankoraŭ parte troviĝas en la preĝejo S-ta Marteno. Pro epidemioj li en 1583 forkuris al Holando. Liaj, de kelkaj literaturhistoriistoj supozataj inklinoj al Reformacio estis ankaŭ ebla kaŭzo de lia ellandiĝo.
En sia nova patrujo, Van Mander vivis trankvile en Harlemo, honorata kaj laŭvalore taksata. Kiel fondinto de Akademio li mem instruis la pentrarton, formante talentajn lernantojn i.a. Frans Hals. Kiel verkisto li skribis diversajn poeziaĵojn sed ĉefe sian faman «Pentristolibron». En 1604 li transloĝis al Amsterdamo, kie li mortis en la jaro 1606.

Carel Van Mander estas la unua nederlanda arthistoriisto. En sia ĉefa verko «La Libro de la Pentristoj», li kun pedagogiaj sed ankaŭ kun historiaj intencoj kaj aldonante sian kritikon, priskribas la pentrarton de la pli frua tempo ĝis la sia. Ni trovas en la libro biografiojn laŭforme verajn novelojn, paĝojn kun forta, plastika prozo. Oni ofte havas la impreson troviĝi antaŭ anekdota kaj mora pentraĵo, elspirante la vivon de la 16-a jarcento. La valoro de la «Pentristlibro» estas netaksebla por la kulturhistorio.
Fidindeco de fontoj kaj influo de Lampsonius
La Schilder-boeck (1604) de la flandra artisto kaj verkisto Karel van Mander priskribas la vivon kaj verkojn de multaj pentristoj, kaj el la pasinteco kaj el la propra tempo de Van Mander. Ĝi ankaŭ ofertas teoriajn konsiderojn pri arto. Kvankam inspirita de la verko Vivoj de la plej bonaj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj (1568) de Giorgio Vasari, la Schilder-boeck estas originala verko. Dominicus Lampsonius estis grava fonto por Karel van Mander, kaj per siaj leteroj al Vasari[1] kaj per sia publikaĵo Pictorum aliquot celebrium Germaniae Inferioris effigies[2], verko kiun li publikigis kune kun Hieronymus Cock en 1572.[3]
En Esperanto aperis
El la vivo de Floris, bonega pentristo de Antverpeno, tradukita de Hector Vermuyten, aperinta en Belga Antologio, flandra parto, p. 74.
Referencoj
- ↑ Melion Walter S., Shaping the Netherlandish Canon: Karel van Mander's Schilder-Boeck, The University of Chicago Press, Ĉikago kaj Londono, 1992, Van Mander and Lampsonius p. 145, "Lampsonius provided Van Mander with a model response to the Vite in his first letter to Vasari, dated 30 October 1564. Quoted in the 1568 edition of the Vite, the letter approves landscape to question Vasari's assumptions about the primacy of the istoria. Lampsonius commends Vasari while insisting on reading him in a northern way Vasari countered by embedding the letter in the chapter, 'Diversi artefici fiamminghi,' where it served to confirm the hegemony of Tuscan criteria."
- ↑ Lampsonius Domenicus, Pictorum aliquot celebrium Germaniae Inferioris effigies, Volcxken Diericx - Hieronymus Cock, Antverpeno, 1572
- ↑ Hauterive Nicolas Galley, Thèse de Doctorat présentée devant la Faculté des Lettres de l'Université de Fribourg, en Suisse, Université de Fribourg, Friburgo, 2014, p. 154, "Carel van Mander qui n'avait pu se procurer la Vita de Lombard, s'en servit à de nombreuses reprises et traduisit les épigrammes de Lampson au sein de son Schilderboeck. Le profond respect dont il témoignait pour l'humaniste liégeois, était évident pour celui qui se profilait comme son digne successeur."
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

