Kapenta

La Tanganjika sardino aŭ Tanganika sardino, konata surloke kiel kapenta (aŭ kapento en Esperanto) en Zambio kaj Zimbabvo (rilata sed diferenca fiŝo konata kiel dagaa aŭ ndaga estas Rastrineobola argentea). Kapenta estas reale du specioj (nome la Tanganiklaga sardino Limnothrissa miodon kaj la Tanganiklaga glaveto Stolothrissa tanganicae), ambaŭ el kiuj estas malgrandaj, planktonvoraj, pelagaj, nesalakvaj klupeedoj originaj el la Lago Tanganjiko en Orienta Afriko. Ili formas la ĉefa biomaso de pelagaj fiŝoj en Lago Tanganjiko, naĝante laŭ grandaj sardinaroj en la malferma lago, manĝante kopepodojn kaj eble meduzojn. Ties ĉefaj predantoj, krom homoj, estas kvar specioj de la genro Lates kiuj estas same endemiaj de la Lago Tanganjiko, kaj estas rilataj al (sed ne same kiel) la Nila perko en la Lago Viktorio. Ĉiuj el tiuj pelagaj fiŝoj suferis pro trofiŝkaptado en la lastaj du jardekoj.
Limnothrissa miodon estis sukcese enmetitaj kaj en naturaj kaj en artefaritaj lagoj de Afriko. Grandaj fiŝkaptejoj de kapenta funkcias nuntempe en la Lago Kariba (Zambio/Zimbabvo) kaj en Cahora Bassa (Mozambiko).
Limnothrissa miodon estas kutime ĉirkaŭ 10 cm longa, ties maksimuma longo estas 17 cm. Stolothrissa tanganicae estas pli malgranda, nome je 7 cm (maksimume 10 cm).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.