Kapellen
| Kapellen | |||
| komunumo | |||
Centro
| |||
|
|
|||
| municipo en Belgio | |||
|---|---|---|---|
| Lando | |||
| Regiono | Flandra Komunumo de Belgujo | ||
| provinco | Antverpeno | ||
| Koordinatoj | 51° 18′ 00″ N 04° 25′ 00″ O / 51.30000 °N, 4.41667 °O (mapo) | ||
| Areo | 37,45 km² (3 745 ha) | ||
| Loĝantaro | 26 745 (2020) | ||
| Denseco | 714,15 loĝ./km² | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 2950 | ||
| NIS/INS kodo | 11023 | ||
| Retpaĝo: www.kapellen.be | |||
| |||
Kapellen (nederlande: [kaPELen]) estas loko kaj municipo en la belga provinco Antverpeno. La municipo troviĝas en Kampino, en la nordokcidenta parto de la provinco. Ĝi apartenas al la Flandra Regiono, al la provinco Antverpeno kaj al la samnoma distrikto (arondismento) Antverpeno - unu el tri distriktoj de la provinco. Komence de januaro 2016 ĝi havis 17 737 loĝantojn, komence de 2020 26 981 loĝantojn, sur areo de 37,22 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 725 loĝantoj/km². Ĝi ampleksas plurajn kvartalojn, interalie Kapellen Centron, parton de Putte, Kapellenbos, Hoogboom kaj Zilverenhoek. La municipo havas rezidan karakteron kun vilaoparkoj, ekskluzivaj vilaoj kaj diversaj belaj kasteloj.
Kapellen estas ĉefloko de la elekta kantono kaj de la jura kantono Kapellen.
Historio
La vivkomunumoj kiuj nuntempe estas partoj de la municipo Kapellen, datiĝas jam de la 13-a jarcento. Hoogboom (laŭvorte: Alta arbo) ni retrovas kiel Hobonia en dokumentoj de 1267. Hoghescote (signifas: loko sur altaĵo, t.e. kiu ne inundiĝas[1]), la nuntempa centro, sekvas dek jarojn poste same kiel Ertbrand, aŭ la nuntempa Putte. La kvartalo Zilverhoek (laŭvorte: Arĝenta kvartalo), nur ekde 1983 ĉe Kapellen, unuafoje aperas nur en 1844 je katastroplano.
Ekde la origino Kapellen dependis de la feŭdo Ekeren. Depost la 13-a jarcento la partoj de la teritorio regule interŝanĝis siajn proprietulojn. Fine en 1714 la tuta feŭdo venis sub la regado de unu familio, tiu de la Sinjoroj de Salm-Salm. Dum la franca okupado, Kapellen en 1795 iĝis parto de Stabroek. En 1800 ĝi fariĝis sendependa municipo. Ekde tiu momento ĉiam pli da kvartaloj de Ekeren, Hoevenen kaj Stabroek estis aligitaj al la teritorio de Kapellen. La nuntempaj municipaj limoj estas fiksaj ekde 1983 kiam la tiamaj kvartaloj de Ekeren, Hoogboom kaj Zilverenhoek estis transdonitaj al Kapellen.
Evoluo de la nombro de loĝantoj
| Jaro | 1806 | 1816 | 1830 | 1846 | 1856 | 1866 | 1876 | 1880 | 1890 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Loĝant-nombro | 913 | 903 | 1445 | 2504 | 2453 | 2760 | 3031 | 3061 | 3489 |
| Rimarko:rezultoj loĝant-nombradoj je 31 decembro | |||||||||
20-a jarcento ĝis la rearanĝado de la municipoj
| Jaro | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1947 | 1961 | 1970 | 1980 | 1982 | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Loĝant-nombro | 4072 | 5282 | 6291 | 7926 | 9680 | 11.474 | 13.352 | 14.304 | 14.648 | |
| Rimarko:rezultoj loĝant-nombradoj je 31 decembro ĝis 1970 + 1980-01-01 + 1982-12-31 inkluzive | ||||||||||
Post la municipa rearanĝado
| Jaro | 1983 | 1985 | 1990 | 1995 | 2000 | 2005 | 2006 | 2007 | 2009 | 2010 | 2011 | 2014 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Loĝant-nombro | 22.471 | 22.549 | 23.977 | 25.290 | 25.671 | 25.975 | 25.948 | 26.104 | 26.410 | 26.423 | 26.434 | 26.640 |
| Rimarko:Loĝant-nombro je 01 januaro - Fonto:NIS + municipo Kapellen (2010 + 2011) | ||||||||||||
Referencoj
- ↑ Wauters, V.E. 2001, 33/3 p.98
Literaturo
- nederlande Balbaert, Roger 2003 : Het eigendomsrecht over de pastorij van de Sint Jacobusparochie. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 35/4, 113-117 & 36/1, 27-35.
- nederlande Balbaert, Roger 2012 : Aanhechting Hoogboom en Zilverenhoek bij Kapellen. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 44/4, 11-22.
- nederlande Ingelbrecht, Jan 2012 : Een Duitse bunkerlinie uit 1917. 't Bruggeske, Hogescote V.Z.W., 44/3, 17-29.
- nederlande Vanummissen, J. 2001 : De grensgemeente Putte en wat meer over grenspalen. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 33/2, 56-60.
- nederlande Van Osta, Ward 1987 : Betekenis van de naam Hoogboom. Breesgata, 10, 41-44.
- nederlande Wauters, V.E. 2001 : De plaatsnamen Witven, Ettenhoven, en Hogeschoot in verband met de vroegste geschiedenis van de Heerlijkheid Ekeren. 't Bruggeske, Hoghescote V.Z.W., 33/2, 45-55 & 33/3, 87-100.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urba komunumo (nederlande)
- nederlande Folklora Asocio de Kapellen
- Mapo de Ferraris el la 18-a jarcento Arkivigite je 2010-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la komunumo : tajpu Kapellen. Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- nederlande Vandeputte, Omer 2007 : Gids voor Vlaanderen, Lannoo Uitgeverij, 1392 p., 614-616.
- nederlande Historio (Geneawiki)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





