Kantono Travis
| Travis (Teksaso) | |
|
| |
| Mapo | |
Situo en Teksaso | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1840 |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Aŭstino |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
2650 km² 2600 km² 50 km² |
| Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
1290188 450 / km² |
| Horzono: | UTC-06:00 |
| Retejo: traviscountytx.gov | |
La kantono Travis situas en la centra parto de la subŝtato Teksaso de Usono. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 1 290 188 loĝantojn. Ĝia ĉefloko kaj administra centro estas Aŭstino, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de Teksaso. Kantono Travis kreiĝis de Kantono Bastrop en 1840 kiam Aŭstino fariĝis la ĉefurbo de la Respubliko de Teksaso. Ĝi organiziĝis dum 1843. Multaj aliaj kantonoj kreiĝis de Kantono Travis. Ĝi nomiĝas por kolonelo William B. Travis, komandanto de la batalo de la Alamo.
Geografio
Kantono Travis estas monteta regiono, apartigita de la Rivero Colorado kun kelkaj artefaritaj lagoj. La nordoksidenta parto de la kantono estas en la Teksasa Monteta Regiono dum la sudorienta parto estas en la Nigra-grunda Regiono. Ĝi havas cedrajn, pekanajn, kverkajn, prosopo* (angle:mesquite), kaj aliajn arbojn kun diversaj grundoj.
Laŭ la usona censo de 2000, la loĝantaro de Kantono Travis nombris 812 280. La tuta areo de la Kantono Travis estas 2 647 km2 , el kiu 2 562 km2 estas tera kaj 85 km2 estas akva. La alteco estas inter 120 m kaj kaj 405 m super marnivelo. La jara pluvokvanto estas 81 cm. La meza januara minimuma temperaturo estas 4 oC kaj la meza julia maksimuma temperaturo estas 35 oC.
Demografio
Laŭ la 2000-a censo:
- Tuta loĝantaro 812 280
- Familioj: 183 798
- Loĝantara denseco: 317/km2
- Rasa konsisto
- Blankaj: 68,21%
- Afrik-usonaj: 9,2%
- Indianaj: 0,58%
- Asiaj: 4,4%
- Pacifik-insulanaj: 0,07%
- Aliaj: 14,56%
- De du aŭ pli rasoj: 2,85%
- Hispandevenaj: 28,20%
- Domanaroj: 320 766
- Kuninfanaj (malpli ol 18 jara): 29,30%
- Geedzaj duopoj:42,60%
- Kun domanino sen ĉeesta edzo: 10,40%
- Ne-familiaj: 42,70%
- Unuopulaj: 30,10%
- Mediana aĝo: 30 jaroj
- Aĝa konsisto
- <18: 23,80%
- 18-24: 14,70%
- 25-44: 36,50%
- 45-64: 18,20%
- >65: 6,70%
- Enspezoj
- Mediana domanara enspezo: $46 761
- Mediana familia enspezo: $58 555
- Mediana vira enspezo: $37 242
- Mediana virina enspezo: $30 452
- Pohoma enspezo: $25 883
- Malriĉaj loĝantoj: 12,50%
- Malriĉaj familioj: 7,70%
Eksteraj ligiloj
Referencoj
prosopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".
Diklitera teksto
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


