Kampa profundo

La kampa profundo (ankaŭ nomata profundo de kampo) estas la zono laŭlonge de la optika akso de optika sistemo, en kiu la rigardanto ricevas la impreson, ke linioj kaj konturoj montras klarajn limojn. Ĝi troviĝas inter la proksima kaj malproksima limoj de zono en kiu objektoj estas bildigitaj sufiĉe nete per objektivolenso.

Ekzistas nur unu ebeno, perpendikulara al la optika akso, en kiu ĉiuj punktoj estas netaj. Ĉiuj aliaj punktoj en la bildo estas kvazaŭ cirkletoj. La diametro de ĉi tiuj cirkletoj estas mezuro de la neneteco. Por difini la kampan profundon oni difinas, ke punkto (objekto) estas sufiĉe neta se la cirkleto havas ne pli grandan diametron ol certa valoro.

Ekzemplo de kampa profundo. Nur unu loko estas tute neta, nome la mezo de la linio "depth of field", sed la linio super kaj sub ĝi estas ankaŭ konsiderataj sufiĉe netaj, kaj do apartenas al la kampa profundo.

La profundo dependas de la amplekso de la bildo, angulo de bildo de objektivo, distanco ĝis la objekto kaj relativa truo de objektivo:

  • Ju pli granda estas relativa truo de objektivo des pli malgranda estas la profundo.
  • Ju pli granda estas distanco ĝis la objekto des pli granda estas la profundo.
  • Ju pli granda estas angulo de bildo de objektivo des pli granda estas la profundo. La sama dependo de la alia vidpunkto - ju pli malgranda estas ĉefa fokusa distanco des pli granda estas la profundo. Do teleobjektivo havas malpli grandan profundon ol larĝangula objektivo.
  • Ju pli granda estas bildo (kun la sama angulo de bildo de objektivo) des pli malgranda estas la profundo. Sed ju pli granda estas la bildo des malpli grande oni devas poste pligrandigi la bildon. Do, por fari la saman rezultan bildon, la profundo ne dependas de amplekso de bildo de objektivo.

Kalkulado de la profundo:

R1 = (R f2)/(f2+K(R-f)z) ;

R2 = (R f2)/(f2-K(R-f)z) ;

kie R1 - proksima limo de kampa profundo;

R2 - malproksima limo de akre kampa profundo;
R - malproksimeco, je kiu la objektivo estas fokusita (distanco ĝis ebeno kun ideala neteco);
f - ĉefa fokusa distanco de objektivo;
K - denominatoro de relativa truo de objektivo;
z - maksimuma diametro de cirkleto de neneteco pro nefokuso.

Se laŭ la formulo R2 estas negativa la sufiĉa neteco estas ĝis malfino.

Kampa profundo de P = R2-R1.

Se objektivo estas fokusita por malfino

R1 = H = f2/(K z) .

Uzante ĉi tiun valoron H (nomata hiperfokusa distanco) eblas reskribi la formulojn por ne malfina fokusa distanco:

R1 = (H R)/(H+R) ;

R2 = (H R)/(H-R) .

Se oni scias la limojn R1 kaj R2 la plej bona fokusa distanco, kiu donas la plej malbonan nenetecon estas

R = (R1 R2)/(R1+R2) .


Ĉi ĉiuj kalkuloj ne enkalkulas aberaciojn kaj aliajn kaŭzojn de neneteco. Plenan kalkulon vidu ĉe bilda distingkapablo.

Vidu ankaŭ

Bokeo

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.