Kalokorto

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalokorto
Calochortus nuttallii
Calochortus nuttallii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae
Genro: Calochortus
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kalokortoj estas genro kun 70-74 specioj en la familio liliacoj. Ili estas bulbaj, plurjaraj herboj. La kalokortoj kreskas en la okcidenta parto de Norda Ameriko, de sudokcidenta Kanado ĝis norda Gvatemalo kaj de Kalifornio ĝis Nord-Dakoto kaj Sud-Dakoto.[1] Ili inkludas "papilililiojn" kun malfermitaj kojnformaj petaloj, "globliliojn" aŭ "lanternoflorojn" kun globaj floroj, kaj "katorelflorojn" kaj "steltulipojn" kun suprenstaraj akrapintaj petaloj. La scienca nomo estas Calochortus, de la malnovgrekaj vortoj kalos "bela" kaj khortos "furaĝo".

Sistematiko

La genro Calochortus estis nomita de Frederick Traugott Pursh en 1814 en Flaŭro de Norda Ameriko, volumo 1, p. 240[2]. Ĝia tipa specio estas Calochortus elegans Pursh,[3] trovita de la ekspedicio de Lewis kaj Clark.[4] La scienca nomo Calochortus venas de la antikvaj grekaj vortoj kalos "bela" kaj khortos "furaĝherbo".[5] Calochortus Pursh havas sinonimojn Cyclobothra D.Don kaj Mariposa (Alph.Wood) Hoover.[6] Pluraj aliaj specioj aldoniĝis en la 19-a jarcento, sed fuŝa aplikado de reguloj pri sciencaj nomoj kaŭzis multe da konfuzo kaj bremsis esploradon.[4]

Ekstera klasifiko

La kalokortoj estas la sola genro de la subfamilio Calochortoideae ene de la familio Liliaceae (liliacoj), la ordo Liliales, kaj la klaso Monocotyledoneae (unukotiledonaj plantoj).[7] Ili malsimilas de aliaj liliacoj je pluraj karakteroj: stiluso mankas aŭ mallongegas, sepalaro kaj petalaro distingeblas, la frukto estas septodehiska kapsulo, kaj la embrisako estas poligoneca.[8][9] Tial ili foje klasifikiĝis en aparta familio Calochortaceae kun Prosartes, Scoliopus, Streptopus kaj Tricyrtis, kiuj tiam konsideriĝis kiel proksime parencaj al Calochortus.[10][11][12] Tamen nuntempaj klasifikoj kiel APG 4 (d) inkludas Calochortus en Liliaceae.[13]

Interna klasifiko

Tradiciaj sekcioj

En 1940, Francis Marion Ownbey verkis tutgenran monografion pri Calochortus surbaze de morfologio, geografia disvastiĝo, kaj citologio. Li proponis dividon de Calochortus en tri sekciojn, nome Calochortus, Mariposa kaj Cyclobothra. Tiu klasifiko estis konfirmita de J. M. Beal[14] kaj fariĝis la norma klasifiko.[15]

  • Sekcio Calochortus estas relative unuforma. Ĝi havas mallongajn kapsulojn kun tri aloj, membranecajn bulbohaŭtojn, okulfrapajn kaj daŭrajn bazajn foliojn, kaj semojn de la kalokorteca tipo. La baza kromosomnombro estas x=10, kun du okazoj de kvarploido. La centro de diversiĝo de ĉi tiu sekcio estas la nordokcidenta marbordo apud la Pacifiko, kaj ĝi troviĝas en la tuta okcidenta parto de Usono.
    • Subsekcio Pulchellii
    • Subsekcio Elegantes
    • Subsekcio Nudi
    • Subsekcio Nitidi
  • Mariposa troviĝas tra la sama arealo kiel sekcio Calochortus, sed la centro de diversiĝo estas en centra kaj suda Kalifornio. La folioj forfalas antaŭ florado, la bulbohaŭtoj estas membranecaj, la frukto estas linieca ĝis oblonga kapsulo kun tri anguloj, kaj la semoj estas de la maripozeca tipo. La baza kromosomnombro diversas, de x=6 ĝis x=10.
    • Subsekcio Gunnisoniani
    • Subsekcio Macrocarpi
    • Subsekcio Nuttalliani
    • Subsekcio Venusti
  • Cyclobothra troviĝas en Meksiko, kun centro de diversiĝo en la norda parto de la lando. La bulbohaŭtoj estas fibroretaj, la bazaj folioj povas esti daŭraj aŭ forfalaj, kaj la semoj povas esti kalokortecaj aŭ maripozecaj. La baza kromosomnombro estas x=9.
    • Subsekcio Barbati
    • Subsekcio Ghiesbreghtiani
    • Subsekcio Purpurei
    • Subsekcio Weediani

Nova klasifiko

En 1999, Thomas B. Patterson proponis molekulan filogenezon surbaze de kloroplasta DNA (d) (specife la sinsekvoj rbcL kaj ndhF) kiu dividis Calochortus en sep grandajn kladojn asocieblajn kun geografiaj regionoj.[16] La filogenezo reviziiĝis de Patterson kaj Thomas J. Givnish en 2003; ili rimarkigis ke la sekcio Calochortus estas monofiletika, Mariposa estas parafiletika, kaj Cyclobothra estas polifiletika.[17] Teamo inkludanta Givnish kaj Nisa Karimi denove reviziis la klasifikon en 2024 surbaze de ĉelkerna DNA kaj malpliigis la nombron da "grandaj kladoj" ĝis ses.[18] La kladoj ne estas formale nomitaj, kaj en praktiko la klasifiko de Ownbey daŭre uziĝas. Jen la kladoj de Karimi k. al.:

  • "Transversa-duoninsula klado"
  • "Golfarea klado"
  • "Pacifik-nordokcidenta klado"
  • "Rokmontara-grandabasena klado"
  • "Kalifornia klado"
  • "Meksika klado"

Specioj

Karakteroj ofte uzeblaj por distingi la speciojn estas la speco de bulbohaŭto, la havo de nektarioj, kaj la haroj de la petaloj. Totale estas 70-74 specioj.[6][5].

Referencoj

  1. Dale, Nancy; Flowering Plants of the Santa Monica Mountains, Capra Press, 1986; p. 28
  2. [1]
  3. Kalokorto ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  4. 4,0 4,1 (1940) “A Monograph of the Genus Calochortus”, Annals of the Missouri Botanical Garden 27 (4), p. 371–560. doi:10.2307/2394384. 
  5. 5,0 5,1 P. L. Fiedler, R. K. Zebell: Calochortus. 119, En: Flora of North America Editorial Committee (red.): Flora of North America North of Mexico. Volume 26: Magnoliophyta: Liliidae: Liliales and Orchidales, Oxford University Press, New York und Oxford, 2002. ISBN 0-19-515208-5
  6. 6,0 6,1 Plants of the World Online
  7. Lu, Rui-Sen, k. al. 2021. "Comparative plastome genomics and phylogenetic analyses of Liliaceae". Botanical Journal of the Linnean Society 196: 279–293.
  8. Dahlgreen R. M. T., Clifford H. T. and Yeo P. F., 1985, The families of the monocotyledons: structure, evolution and taxonomy. Springer Verl., Stuttgart
  9. Ownbey, M. 1940. A monograph of the genus Calochortus. Ann. Missouri Bot. Gard. 27: 371–560.
  10. McDonald, H.P. A review of Calochortus. Herbertia 55:34-51; 2000
  11. Patterson, T. B., and Givnish, T. J., 2002, Phylogeny, concerted convergence, and phylogenetic niche conservatism in the core Liliales: Insights from rbcL and ndhF sequence data: Evolution, v. 56, p. 233–252.
  12. Rasmussen, F. N. (1985), Dahlgren, Rolf M. T.; Clifford, H. Trevor; Yeo, Peter F., eds., "Superorder Liliiflorae" (in en), The Families of the Monocotyledons: Structure, Evolution, and Taxonomy (Berlin, Heidelberg: Springer): pp. 107–274, doi:10.1007/978-3-642-61663-1_11, (ISBN 978-3-642-61663-1), https://doi.org/10.1007/978-3-642-61663-1_11, retrieved 2023-12-27 
  13. Stevens, ekde 2001. Angiosperm Phylogeny Website. [2]
  14. (1943) “Cytological Studies in Relation to the Classification of the Genus Calochortus. III”, Botanical Gazette (en) 104 (4), p. 553–562. doi:10.1086/335169. 
  15. Bryan D. Ness. Seed Morphology and Taxonomic Relationships in Calochortus (Liliaceae). Systematic Botany, Vol. 14, No. 4 (Oct. - Dec., 1989), pp. 495-505
  16. Patterson, TB. 1999. Phylogeny, biogeography, and evolutionary trends in the core Liliales and Calochortus (Calochortaceae): Insights from DNA sequenced data (Ph.D.). United States -- Wisconsin: The University of Wisconsin - Madison.
  17. (2004) “Geographic cohesion, chromosomal evolution, parallel adaptive radiations, and consequent floral adaptations in Calochortus (Calochortaceae): evidence from a cpDNA phylogeny”, New Phytologist (en) 161 (1), p. 253–264. doi:10.1046/j.1469-8137.2003.00951.x. 
  18. Karimi, Nisa, k. al. 2024. "Chromosomal evolution, environmental heterogeneity, and migration drive spatial patterns of species richness in Calochortus (Liliaceae). PNAS 121(10): e2305228121. [3]

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.