Julius Mosen
| Julius Mosen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Persona informo | |||||
| Julius Mosen | |||||
| Naskiĝo | 8-an de julio 1803 en Marieney | ||||
| Morto | 10-an de oktobro 1867 (64-jaraĝa) en Oldenburgo | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patrino | Sophie Magdalena Mosen (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto verkisto juristo advokato dramaturgo poeto-juristo dramaturgo | ||||
| Aktiva en | Dresdeno vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julius MOSEN (naskiĝinta la 8-an de julio 1803 en Mühlental-Marieney, mortinta la 10-an de oktobro 1867 en Oldenburg) estis germana juristo, dramaturgo kaj verkisto.
Vivo
Mosen frekventis la gimnazion en Plauen kaj studis ekde 1822 jursciencon en Jena. Dum la studotempo li vojaĝis al Italujo kaj laboris poste logan tempon kiel privata administranto en la hejma regiono. En 1831 li ricevis postenon ĉe tribunalo en Kohren; en 1834 li komencis deĵori kiel advokato en Dresdeno. Tie li baldaŭ famiĝis kiel poeto. En 1844 li ekigis laboron kiel dramaturgo ĉe la Kortega teatrejo de Oldenburg. Bedaŭrinde jam ekde 1848 liaj agadoj estis interromptaj pro nesanigebla malsano, kiu baldaŭ rezultiĝis en kompleta lamiĝo. Post 1850 li pensiuliĝis sed restis - malgraŭ ĉio - mense freŝa.
Agado verkista
Mosen unue ekverkistis per la epikaj poemoj »Das Lied vom Ritter Wahn« (Leipzig 1831), libera realigo de itala legendo, kaj »Ahasver« (Dresden 1838) , atesto pli de liaj filozofiaj ol poetikaj talentoj. En la poemoj »Gedichte« (Leipzig 1836) li ofte gajigis per populara freŝeco, tiel ke serio da baladozaj poemoj (ekz. »Die letzten Zehn vom vierten Regiment«, »Andreas Hofer« »Der Trompeter an der Katzbach«) transiris en la buŝon de la popolo. Kiel rakonstisto li aperis per la novelo »Georg Venlot« (Leipzig 1831), la verko »Novellen« (1837), la historia-politika romano »Der Kongreß von Verona« (Berlin 1842) kaj per la ĉarma novelaro »Bilder im Moose« (Leipzig 1846).
Liaj ĉefaj tendencoj inkliniĝis en la direkto de la dramo, sed en liaj dramoj regis abstrakta retoriko; inter ili menciindas »Heinri h der Finkler« (Leipzig 1836);»Cola Rienzi«, »Die Bräute von Florenz«, »Wendelin und Helene«, »Kaiser Otto III.« (tiuj ĉi kvar kolektitaj kiel »Theater«, Stuttgart 1842) - la lasta tragedio estis la plej grava. En la pli malfruaj dramoj: »Don Johann von Österreich«, »Herzog Bernhard« (Leipzig 1855), »Der Sohn des Fürsten« (Oldenburg 1858), Mosen volis anstataŭigi retorikon per eksteraj teatraj efektoj. Oni ne forgesu la spritan verketon »Die Dresdener Gemäldegalerie« (Dresden 1844).
En Marieney oni starigis monumenton en lia honoro en la 1903-a jaro.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 14. Leipzig 1908, p. 172-173, (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


