Julius Hopf

Julius Hopf
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1839 (1839-10-20)
en Gotha
Morto 12-an de julio 1886 (1886-07-12) (46-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Julius HOPF (naskiĝinta la 20-an de oktobro 1839 en Gotha, mortinta samloke en la 12-a de julio 1886) estis germana juristo.

Vivo

Post la frekvento de gimnazio en Gotha Hopf studis en Berlino kaj Göttingen. Post la doktoriĝo li akceptis deĵoron en la justica servo de Gotha.

Jam ekde la junuleco li konfrontiĝis al asekuraj temoj; tiel li transprenis en la 1875-a jaro la postenon de banka sekretario en la incendi-asekuro de Gotha. En 1876 li elektitis deputito de la Duklando de Gotha por la germana parlamento kie Hopf estis ĝis ties dissolvo en 1878 ano de la naciliberala partio. Poste li rifuzis novan elekton. Tial ke lia bofrato August Gier, kiu estis afergvidanto de la fajroasekurbanko, malsaniĝis gravege en 1879, Hopf iĝis ties posteŭlo. Sed bedaŭrinde ankaŭ li malsaniĝis jam je la fino de la 1880-a jaro je la pulmo kion neniea restado kuracloka (Bad Soden am Taunus, San Remo, Falkenstein im Taunus) povis mildigi. Li mortis perdinte la unuan edzinon Gertrud (nask. Besser) jam en 1875. Post la morto li postlasis la duan edzinon Anna (nask. Lorenz), filon kaj tri filinojn.

Graveco

Kiam Hopf estis banka sekretario revenis la 100-a datreveno naskiĝtaga de la fondinto de la banko Ernst Wilhelm Arnoldi. Je tiu okazo Hopf verkis la festskribaĵon: "E. W. Arnoldi und seine Schöpfung, die Feuerversicherungsbank für Deutschland". Duan libron, kiu famigis lin inter fakulo, li eldonis en 1880. Ĝi havis la titolon: "Aufgaben der Gesetzgebung im Dienste der Feuerversicherung". Trian meritoplenan verkon pri temoj fajroasekuraj koncerne privatecon kaj publikecon Hopf prilaboris en la malsanula lito en Falkenstein.

Krom verkoj sur la kampo de asekurado Hopf antaŭe jam estis verkinta pri juraĵoj. La en Franclando kaj Anglio lernintajn aferojn li priskribis en: "Die Rechtsschulen in Frankreich" kaj "Die Genossenschaften der Anwälte in England". Plurajn jarojn li eldonis - komence ankaŭ kun Samwer - la de Martens fondinta fakserion Recueil des Traités. Ĉiuj verkoj de Hopf estas karakterizitaj per klara, objektiva kaj nobla prezentado kaj brilega stilo.

Eksteraj ligiloj

Biografio ĉe ADB

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.