Julian Jaynes

Julian Jaynes
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1920 (1920-02-27)
en Neŭtono
Morto 21-an de novembro 1997 (1997-11-21) (77-jaraĝa)
en Charlottetown
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Yale
Universitato Harvard
Universitato McGill Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj dukamerismo
La Origino de Konscio en la Kolapso de la Dukamera Menso
vdr

Julian JAYNES (27a de februaro, 1920 – 21a de novembro, 1997) estis usona esploristo en psikologio en la Universitato Yale kaj en la Universitato Princeton dum preskaŭ 25 jaroj kaj plej bone konata pro sia libro de 1976 nome The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind.[1] Lia kariero estis dediĉita al la problemo de konscio, “…la diferenco inter tio kion aliuloj vidas pri ni kaj nia sento de niaj propraj internoj kaj la profundaj sentoj kiuj subtenas ĝin. … Homoj estis konsciaj pri la problemo de la konscio preskaŭ ekde kiam konscio ekis.”[1]:2 La proponoj de Jaynes estas alproksimigoj al multaj fakoj, inter kiuj neŭroscienco, lingvistiko, psikologio, arkeologio, historio, religio kaj analizo de antikvaj tekstoj.

Ekzemple pri la "Iliado"

Julian Jaynes (1976)[2] uzas la Iliadon kiel ĉefa pruvaro por sia teorio de la "Duĉambra Menso", kio asertas, ke ĝis ĉirkaŭ la tempo priskribita en la Iliado, homoj havis tre diferencan pensmanieron disde la nuntempaj homoj. Li diras, ke homoj en tiu epoko ne havis tion kion oni nomas nuntempe "konscio". Li sugestas, ke homoj aŭdis kaj obeis ordonojn el tio kion ili identigis kiel dioj, ĝis la ŝanĝo en la homa pensmaniero kiu enkondukis la motivigan forton en la konscia memo. Li indikas, ke preskaŭ ĉiu ago en la Iliado estas direktigita, okazigita aŭ influita de dio, kaj ke la plej fruaj tradukoj montras rimarkindan mankon de vortoj sugestantaj pensojn, planadon aŭ enrigardon. Tiuj kiuj ja aperas, li argumentas, estas misinterpretoj faritaj de tradukistoj trudantaj modernan pensmanieron en la rolulojn.[2]

Notoj

  1. 1,0 1,1 Jaynes, Julian. [1976] (2000) The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind. Houghton Mifflin. ISBN 0-618-05707-2. Arkivigite je 2019-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-07. Alirita 2020-10-04 .
  2. 2,0 2,1 Jaynes, Julian. (1976) The Origin of Consciousness in the Breakdown of the Bicameral Mind. p. 221

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.