Julian Castro

Julian Castro
Persona informo
Julian Castro
Julián Castro
Naskiĝo 16-an de septembro 1974 (1974-09-16) (51-jaraĝa)
en San Antonio
Religio katolika eklezio vd
Etno Meksik-usonanoj vd
Lingvoj anglahispana vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Thomas Jefferson High School (en) Traduki (–1992)
Universitato Stanford - politika scienco (–1996)
jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro (–2000) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Julian Castro
Familio
Patrino Rosie Castro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Joaquín Castro (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en San AntonioVaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julián CASTRO (esperante Juliano Kastro), naskiĝinta la 16-an de septembro 1974[1], estas usona politikisto. Li estis la usona Sekretario por Loĝado kaj Urba Disvolviĝo (ministro) ekde 2014 ĝis 2017. Antaŭ tio, Castro estis la urbestro de San Antonio en Teksaso, ekde 2009 ĝis 2014.

En januaro 2019, Castro anoncis, ke li kampanjos por iĝi la prezidento de Usono. Li finigis tiun kampanjon en januaro 2020, kaj subtenis tiam la kandidatinon Elizabeth Warren.

Frua vivo

Julian Castro naskiĝis en San Antonio, Teksaso. Liaj gepatroj estis Maria "Rosie" Castro kaj Jessue Guzman. Li estas la ĝemelo de la parlamentano Joaquin Castro[2]. La patrino de Julian estis ĉikana politika agitistino, kiu helpis krei la ĉikanan politikan partion, La Raza Unida (esperante, la unuiĝinta raso). Ankaŭ ŝi kampanjis por iĝi ano de la Konsilantaro de San Antonio en 1971, sed ŝi ne sukcesis.

Iam Juliano diris «Mia patrino estas sendube la plej grava kialo, ke mia frato kaj mi estas en la publika servo. Kreskante, ŝi kunportis nin al multaj kunvenoj kaj mitingoj, kaj aliaj aferoj kiuj estas tre enuigaj por 8-, 9-, 10-jaraĝa infano».

Edukado

Castro diplomiĝis en Thomas Jefferson High School en San Antonio en 1992. Sporte li ludis piedpilke, korbopilke, kaj tenise.[3] Li havis la eblecon ludi tenise en la Trinity Universitato, NCAA Division III (en) en sia hejmurbo. Sed li decidis anstataŭ tion iri al Stanford Universitato. Li diplomiĝis tie pri politika scienco kaj komunikado.

Castro eniris la Havard Law School kaj diplomiĝis per nivelo de Juris Doctor en 2000.

Sub la administraciado de Obama

La 22-an de majo 2014, la Blanka Domo diris, ke Castro estis nomumita de prezidento Barack Obama por esti la venonta Sekretario pri Loĝado kaj Urba Disvolviĝo. Li estis aprobita de la Senato la 9-an de julio 2014. La balotorezulto estis 71-26 por li.

Li eklaboris sekretarie la 28-an de julio 2014. Post tio, li estis menciita kiel ebla vic-prezidento de la demokrata nomumo en la usona prezidenta baloto de 2016.

La 28-an de julio 2014, t.e. lia unua tago sekretarie, Castro estis honorita je kunveno nomita "Celebrante la Latinamerikajn Registaranojn". Tiu kunveno estis akceptita de la Kongresa Latinamerika Kokuso Instituto.

Prezidenta kandidato por 2020

La 12-an de decembro 2018, Castro kreis esploran komitaton por prezidenta kandidatiĝo en la usona prezidenta baloto de 2020.

Precize unu monaton poste, Castro oficiale ekis sian prezidentan kandidatiĝon per mitingo en San Antonio. Lia frato, la parlamentano Joaquin Castro, prezentis Julianon dum la mitingo.

Julian Castro finigis sian kampanjon la 2-an de januaro 2020, pro malbonaj rezultoj en opini-sondadoj.

Notoj kaj referencoj

  1. MacLaggan, Corrie, "For San Antonio mayor, reflections of American Dream in convention speech", Reuters, 2012-09-03. Kontrolita 19a de junio 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-03. Alirita 2021-08-13 .
  2. MacLaggan, Corrie, "For San Antonio mayor, reflections of American Dream in convention speech", Reuters, 2012-09-03. Kontrolita 19a de junio 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-03. Alirita 2021-08-13 .
  3. Baugh, Josh, "Democrats view Castro as rising star", 2012-08-26.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.