Juke joint

Ekstero de fidrinkejo juke joint en Belle Glade, Florido, fotita de Marion Post Wolcott en 1944. El tiaj lokoj originiĝis bluso.

Juke joint (aŭ jook joint, tradukebla al fidrinkejo) estas la loka termino por neformala establejo kiu havigas muzikon, dancadon, ludadon kaj drinkadon, ĉefe funkciigita de afrik-usonanoj en Sudorienta Usono. La termino "juke" ŝajne derivas el la gulaa vorto joogjug, signife amase aŭ malorde.[1] Tia juke joint povas esti nomata ankaŭ "barrelhouse" (bareldomo).

Klasikaj juke joints troviĝis, por ekzemplo, ĉe ruraj vojkruciĝoj, serve al la rura laboristaro kiu ekaperis post la liberigo de sklavoj.[2] Plantejaj laboristoj kaj rikoltistoj bezonis ejojn por distriĝi kaj sociiĝi post malfacila laborsemajno, ĉefe ĉar ili estis malrajtigitaj eniri en plej el la establejoj por blankuloj pere de la leĝoj Jim Crow. Instalitaj ĉe la eksteraĵoj de urboj, ofte en aĉaj konstruaĵoj aŭ privataj domoj, juke joints havigis manĝaĵojn, trinkaĵojn, dancadon kaj ludadon por lacaj laboristoj.[3] Posedantoj enspezis kroman monon vendante manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn al patronoj, aŭ havigante malmultekostajn ĉambrojn kaj necesaĵojn.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Dalzell, Tom; Victor, Terry (2014). "juke". The New Partridge Dictionary of Slang and Unconventional English. p. 448.
  2. Hazzard-Gordon, Katrina (1990). Jookin': The Rise of Social Dance Formations in African-American Culture. Philadelphia: Temple University Press. p. 80. ISBN 087722613X. OCLC 19515231.
  3. Gorman, Juliet. "Cultural Migrancy, Jooks, and Photographs". www.oberlin.edu. [1] Alirita la 24an de Junio 2018.

Bibliografio


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.