Judith Jackson

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jackson
Judith Jackson
Judith Jackson en provludo por esperantlingva prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento.
Judith Jackson en provludo por esperantlingva prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento.
Persona informo
Naskonomo Judith Bormann
Naskiĝo 9-an de junio 1963 (1963-06-09) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Werner Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Elsbeth Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Thomas Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Ian Jackson Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Judith Jackson (naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Hamburgo je la nomo Judith Bormann) estas germana denaska esperantisto. En la 1980-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ĉefe kiel estrarano de GEJ pri kulturo, kaj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj gvidis kaj kunordigis la esperantlingvan teatrogrupon Kia Koincido.

Judith estas la nepino de Artur Bormann, filino de Werner kaj Elsbeth Bormann, kaj ankaŭ ŝia frato Thomas Bormann ekde la infanaĝo estas engaĝita esperantisto. Fine de la 1980-aj jaroj ŝi edziniĝis al la brita esperantisto kaj juristo Ian Jackson, eksa prezidanto de TEJO, kaj kun li havas du filojn, sed de pluraj jaroj en Kronberg apud Frankfurto ĉe Majno kun la du filoj vivas en nova partnereco.

Judith Jackson estas doktoro pri biologio. Ekde kvaronjarcento ŝi dungiĝis kiel instruistino en loka mezlernejo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.