Joseph Oller
| Joseph | |
|---|---|
Joseph Oller | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 10-an de februaro 1839 en Terrassa, Katalunio |
| Morto | la 19-an de aprilo 1922 en Parizo |
| Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 2 Grave of Josep Oller i Roca (en) |
| Lingvoj | kataluna • hispana • franca |
| Loĝloko | Parizo |
| Ŝtataneco | Hispanio Francio |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | negocisto |
Joseph Oller, naskonome Josep Oller i Roca (naskiĝis la 10-an de februaro 1839 en Terrassa, mortis la 19-an de aprilo 1922 en Parizo) estis hispana entreprenisto kiu loĝis en Parizo la plejparton de sia vivo. Li fondis la faman kabaredon Moulin Rouge[1] kaj estis la inventisto de la mutuala vetado[2].
Biografio
Naskiĝinta en Terrassa, Josep Oller elmigris al Francio kun sia familio, ankoraŭ infano. Poste, li revenis al Hispanio por studi en la universitato de Bilbao. Tie, li pasiiĝis pri koko-bataloj kaj komencis sian karieron de vet-peranto.
Denove en Parizo, en 1867, Joseph Oller inventis novan metodon de vetado, kiun li nomis Pari Mutuel (franca vorto por mutuala vetado). Li sukcese enkondukis sian sistemon en francajn ĉeval-vetkurojn. Tamen, en 1874, Joseph Oller estis kondamnita al dek kvin tagoj en malliberejo kaj estis monpunita pro kontraŭleĝa praktiko de hazarludo. Poste, en 1891, francaj aŭtoritatoj laŭleĝigis lian sistemon kaj malpermesis vetadon per antaŭfiksitaj ŝancoj. Rapide, la Pari Mutuel de Oller disvastiĝis tra plej multaj kurejoj ĉirkaŭ la mondo, sed la metodo estis operaciita per inĝenieraj sistemoj kiel tiu de la aŭtomata sumigilo (Totalisator), inventita de George Alfred Julius.
en 1870, li momente translokiĝis al Londono por eviti la Francian-Prusian Militon. Tie li renkontis la mondon de la scenejo.
Ekde 1876, Joseph Oller fokusigis sian atenton al la spektakla industrio. Unue li malfermis plurajn aŭditoriojn kaj spektaklejojn: Fantaisies Oller (Fantazioj Oller), La Bombonnière (La Bombonujo), Théâtre des Nouveautés (Teatrejo de Novaĵoj), Nouveau Cirque (Nova Cirko) kaj la Montagnes Russes (onda fervojo "Rusaj Montoj"). Sed estis en 1889, kiam li inaŭguris la faman kabaredon Moulin Rouge[1]. Kvar jarojn poste, li malfermis la unuan parizan muzik-halon: "Olympia".
Li estis entombigita en Tombejo Père-Lachaise.
Bibliografio
- CANYAMERES, Ferran, Josep Oller i la seva època. L'home del Moulin Rouge, Editorial Aedos, Barcelono, 1959.
- SOLDEVILA, Carles, Figures de Catalunya, Editorial Aedos, Barcelono, 1955.
- ROMAGUERA i RAMIÓ, Joaquim, Josep Oller i Roca, un emprenedor de l'espectacle tot terreny, Revista de Catalunya, núm. 157, Barcelono, 2000.
Referencoj
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Joseph Oller" en la angla vikipedio (fonta versio 600621052). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

