Josef Rattner
| Josef Rattner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de aprilo 1928 en Vieno |
| Morto | 29-an de oktobro 2022 (94-jaraĝa) en Berlino |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto psikologo psikoterapiisto kuracisto |
Josef RATTNER (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1928 en Vieno, mortis la 29-an de oktobro 2022 en aĝo de 94 jaroj) estis aŭstra psikologo, doktoriĝinta filozofo kaj kuracisto same kiel verkisto. Li loĝis, terapiis kaj instruis en Berlino. Rattner validas kiel pioniro de la grandgrupo-terapio.
Josef Rattner studis filozofion, psikologion, pedagogion, germanistikon kaj arthistorion ĉe la universitato je Zuriko (finiĝo per la doktortezo La prihoma bildo en la filozofio de Martin Heidegger), poste medicinon (finiĝo: doktortezo La esenco de la skizofrena reago).
Bazo de la formo de profunda psikologio, kiun Rattner disvolvis, estas la individua psikologio de Alfred Adler, kiun instruis al li Friedrich Liebling, pli malfrua fondinto de la Zurika Lernejo por Psikoterapio.
Post malsaniĝo en 1994 Rattner retiriĝis el la terapia praktiko. Ekde tiam li plue laboris kiel verkisto. Estis la intenco de Rattner, disvastigi humanisman etikon kaj instigi homojn al libera pensado sen ŝtata kaj religia kuratoreco, t.e. transformo de la „stulta homo“ en „saĝan homon“.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Josef Rattner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Laŭdado de profesorino d-ro Jutta Menschik-Bendele okaze de la honordoktorigo fare de la Universitato je Klagenfurt Arkivigite je 2012-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Hejmpaĝo de Josef Rattner
- Biografieto de Josef Rattner Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Humanisma profunda psikologio de Josef Rattner – novembron de 2008 Arkivigite je 2012-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

