Jorquera

Jorquera
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02248
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Jesús María Jiménez Sánchez
Demografio
Loĝantaro 356  (2025) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 11′ N, 1° 31′ U (mapo)39.175277777778-1.5211111111111Koordinatoj: 39° 11′ N, 1° 31′ U (mapo) [+]
Alto 682 m [+]
Areo 67,97 km² (6 797 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jorquera (Hispanio)
Jorquera (Hispanio)
DEC
Situo de Jorquera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jorquera [+]
vdr

Jorquera [ĥorKEra] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 67,97 km². En 2019 estis 355 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 47 km de la provinca ĉefurbo Albacete. Ĝi inkludas la submunicipojn Alcozarejos, Calzada de Vergara, Cubas y Maldonado.

Geografio

Jorquera en la Provinco Albaceto.

Jorquera estas en la nordokcidento de la provinco Albacete sur monteto limigita unuflanke per la rivero Júcar, kiu trapasas la municipan teritorion de okcidento orienten laŭ serpenteca fluejo formanta kanjonon inter ravinoj 200 metrojn altaj, kaj aliflanke de la Cañada de Abengibre, kiuj kuniĝas en la Nova Ponto, en iam defenda areo, kiel pruvas la historio kaj la restaĵoj de la kastelo, kun muregoj konstruitaj de almohadoj en la 12a jarcento, kiuj ĉirkaŭas la supran parton de la monteto sur kiu kuŝas la nuna setlejo, apud la restaĵoj de la defendoturoj situaj je la du naturaj enrejoj, nome Puerta de la Villa kaj Puerta Nueva kun la Turo de Doña Blanca, restaŭrita kaj dediĉita al kulturaj ekspozicioj.

Proksimaj vilaĝoj estas Abengibre, La Recueja, Alcalá del Júcar, Alatoz, Bormate, Pozo-Lorente, Casas de Juan Núñez, Valdeganga, Fuentealbilla, Golosalvo kaj Casas-Ibáñez.

Historio

Restaĵoj de la muregoj de Jorquera.

La areo estis konkerita el la islamanoj fare de la reĝo Alfonso la 8-a en 1211 kaj definitive en 1212. Ĝi iĝis ĉefurbo de regno rilata al Kvenko, sed sendependa ekde 1266, pro ordono de Alfonso la 10-a. En 1833 ĝi integriĝis en la ĵus kreita Provinco Albacete, unue en la regiono Kastilio la Nova, poste en la Regiono Murcio kaj poste, en 1982, en la regiono Kastilio-Manĉo.

En la 1920-aj jaroj estis pli ol 2500 lokanoj, poste okazis forta elmigrado ĝis la nunaj inter 300 kaj 400.

Ekde la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis dekstrulo.

Ekonomio

La ekonomio de Jorquera estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj. Kelkaj familio plutenas la kultivon de safrano.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.