Jorge Semprún
Jorge SEMPRÚN Maura (Hispana prononco: [ĤORĥe semPRUN]; 10-a de decembro 1923, Madrido – 7-a de junio 2011, Parizo) estis hispana verkisto kaj politikisto, kiu loĝis en Francio kaj verkis ĉefe franclingve.
Semprún kreskis en burĝa, maldekstre-liberala familio en Madrido. Lia patrina avo kvinfoje estis ĉefministro sub reĝo Alfonso la 13-a . Post eksplodo de la Hispana Enlanda Milito la familio fuĝis al Nederlando, post la venko de la faŝistoj sub Francisco Franco komence de 1939 al Parizo, kie Semprún abienturiĝis kaj ekstudis filozofion. En 1941 li aliĝis al la komunista rezistada organizo Organisation Francs-tireurs et partisans kaj poste membriĝis en la Hispana Komunista Partio (PCE). Laborante subgrunde kontraŭ la germanaj okupantoj li estis arestita de Gestapo kaj deportita al koncentrejo Buchenwald. Tie li aliĝis al la enkoncentreja komunista rezistado.
De 1953 ĝis 1962, sub la Franco-reĝimo, Semprún vivis sekrete en Hispanio kaj laboris kiel organizanto por la ekzilita komunista partio de Hispanio, sed en 1964 li estis elpelita pro „partio-damaĝa konduto“. Post la morto de Franco kaj ŝanĝo al demokrata registaro, li fariĝis hispania kulturministro de 1988 ĝis 1991 en la registaro de Felipe González.
Li estis la scenaristo por du sinsekvaj filmoj de la greka film-reĝisoro Costa-Gavras, Z (1969) kaj La Konfeso (1970), kiuj pritraktas la temon de politika persekutado. En 1977 li ricevis la Premion Planeta pro sia romano Autobiografía de Federico Sánchez.
Pro sia scenaro por Z, Semprun estis kandidatigita por la Oskar-premio. En 1994 li ricevis la pacpremion de la germana librokomercistaro (Friedenspreis des Deutschen Buchhandels). 1996, li fariĝis la unua nefranca aŭtoro elektita en Akademio Goncourt, kiu ĉiujare aljuĝas renoman literatur-premion.
Jorge Semprún mortis la 7-an de junio 2011 en Parizo.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Jorge Semprún en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- literaturo de kaj pri Jorge Semprún[rompita ligilo] en la katalogo de Bibliothek Instituto Cervantes Berlin Arkivigite je 2011-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Jorge Semprún ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

