Joe Pesci
| Joe Pesci | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Oskar-premiito | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Joseph Frank Pesci | ||||
| Naskiĝo | 9-an de februaro 1943 (83-jaraĝa) en Newark | ||||
| Religio | rom-katolika vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Kalifornio vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Belleville High School (en) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Amkunulo | Angie Everhart (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmaktoro muzikisto kantisto aktoro televida aktoro ĝenra aktoro komediisto | ||||
| Aktiva dum | 1961– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joe PESCI (9-an de februaro 1943 en Newark (Nov-Ĵerzejo); fakte Joseph Francesco DeLores Eliot Pesci) estas usona aktoro, kiu estas konata ĉefe pro la filmoj kun Martin Scorsese kaj Robert De Niro. Pesci ankaŭ estas ĵaz-kantisto kun albumo.
Biografio
Jam en la aĝo de 4 jaroj, la itali-devena usonano aperis en radiospektaklo, en aĝo 10, li estis ensembla membro de la televida serio Star Time Kids krom Connie Francis. Kiel junulo, li aktoris en diversaj teatraj ludoj kaj lukris ankaŭ kiel kantisto en noktaj kluboj. Meze de la 1960-aj jaroj, li aperigis la sukcesan albumon - sub nomo Joe Ritchie - Little Joe Sure Can Sing kaj ludis en multaj bandoj je gitaro.
Lia grava filmdebuto okazis en 1976 en filmo The Death Collector, sed pluaj filmrolaj ofertoj ne alvenis, tiel li laboris kiel masonisto kaj malfermis italan restoracion. En 1980 alvenis lia trarompo apud Robert De Niro en la filmo Raging Bull, pro kio oni nomumis lin, Robert De Niro kaj reĝisoron Martin Scorsese al Oskar-premio. De Niro vidis la filman debuton de Pesci kaj konvinkis Scorsese, laborigi la nekonatulon.
Pesci do karieris en Holivudo, ludis en multaj filmoj, ofte en rolo de mafiano, plurfoje en komedia rolo. Li akiris Oskaron pro ludo en la filmo GoodFellas.
Pesci anoncis en 1999 sian retiriĝon el la filma mondo por dediĉi sin al muzika kariero. Li aperigis sub pseŭdonomo Vincent LaGuardia Gambini la KD-n Vincent LaGuardia Gambini Sings Just For You, sub la nomo Joe Doggs publikigis li - kun la ĵaz-orgenisto Joey DeFrancesco - la albumon Joey DeFrancesco featuring Joe Doggs, Falling in Love Again.
Joe Pesci reludis en 2004 en filmo The Good Shepherd, sesafoje kun Robert De Niro.
Pesci estas fifama pro liaj koleraj sturmoj: li batis paparacojn dum premiero de Raging Bull; dum la filmigo de Casino batis li Robert De Niro plurfoje, ĉar ne plaĉis al li la filmlibro. Dum komuna libertempo, li rompis nazon de Martin Scorsese.
Pesci havas la maloftan anomalion de la okulo, la iris-heterokromion.
Familio
Pesci estis geedziĝanta de 1989 ĝis 1992 kun aktorino Claudia Haro kaj havas unu filinon kun tiu edzino.
Filmoj
- The Irishman (2019)
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2020-01-12) “La Irlandano”: perfekta dramo pri la fideleco, amikeco kaj murdo (esperante). Blogger. Alirita 2020-01-12 . (recenzo pri filmo, en kiu li ludis)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

