Jodocus Badius

Jodocus Badius
(1462–1535)
Emblemo de la presejo de Jodocus Badius.
Emblemo de la presejo de Jodocus Badius.
Persona informo
Josse Bade
Naskiĝo 1462
en Kastelo de Asse, Belgio
Morto 1535
en Parizo, Francio
Lingvoj meza francamezepoka latino vd
Ŝtataneco Graflando Flandrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Subskribo Jodocus Badius
Profesio
Okupo presisto
humanisto
eldonisto
libropresisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en GentoLionoParizo vd
Verkado
Verkoj Navicula stultarum mulierum ❦
Vita Thomae a Kempis ❦
Silvae morales ❦
Der zotten ende der narren scip ❦
Commentary on the Adulescentia ❦
De epistolarum compositione compendium ❦
Commentary on De disciplina scholarium vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josse Bade (1462-1535) aŭ "Josse van Asche" estis belga historiisto, presisto, humanisto, eldonisto, latinisto, helenisto kaj gramatikisto. Jodocus Badius estis erudiciulo kiu ludis centran rolon en la florado de la humanismo kaj de la presita kulturo en la Franca Renesanco. En kariero de kvar jardekoj, li okupiĝis pri la presita publikigo de io, kiu proksimiĝis al mil eldonoj.

Biografio

Josse Badius naskiĝis en la vilaĝo de Asse (antaŭe Assche) proksime de Bruselo, en Flandra Brabanto, en 1462. Li estis akademiulo kun konsiderinda reputacio, studinte en Bruselo kaj Ferrara kaj instruante la grekan dum pluraj jaroj en Liono, Francio. Dum la jaroj 1492–1498, ankoraŭ en Liono, li eklaboris kiel provleganto kaj redaktoro por la presisto Jean Trechsel.

Li translokiĝis al Parizo, kie li fondis sian propran presejon en la jaro 1503, kiu fine prenis la nomon "Prelum Ascensianum". Kun 775 eldonoj, ĝi funkciis kiel unu el la plej aktivaj eldonejoj dum la unuaj tri jardekoj de la 16-a jarcento. Li specialiĝis pri romiaj klasikaj tekstoj en la latina, ofte kun siaj propraj karakterizaj komentoj por la studenta merkato.

"Verkoj de Horacio", eldonita de Jodocus Badius en 1517.

Ekzemple, por la dramverkisto Publius Terentius Afer li publikigis la verkon "Praenotamenta", en 1502. Ĉi tio enkondukis la temon pri romia komedio per longa traktado de la ĝeneralaj teorioj pri poezioj kaj ĝisfunda diskuto pri ĝiaj originoj, evoluo kaj klasifikoj. Li ankaŭ publikigis verkojn de samtempaj humanismaj verkistoj. Li ofte laboris kun aŭ por Jean Petit ankaŭ konata kiel Johannes Parvus (1493-1530), la plej grava librovendisto kaj eldonisto de la epoko.

Li ankaŭ estis la aŭtoro de multaj teatraĵoj, inter kiuj estas vivo de Tomaso de Kempis (1379-1471) kaj satiraĵo pri la malsaĝaj virinoj titolita "Navicula Stultarum Mulierum" ("La ŝipo de la malsaĝaj virinoj").

Badius mortis en 1535. Lia laboro estis daŭrigita de lia dua filo Conrad Badius. Lia tomba surskribo estis skribita fare de lia nepo Henry Stephanus. Conrad Badius konfesis esti hugenota kaj pro tio li estis devigita fuĝi al kalvinisma Ĝenevo en 1549.

Badius estis edziĝinta al Thelif, filino de la presisto Johannes Treschel, kaj havis tri filinojn. Lia filino, Petronilla, edziniĝis al Robert Estienne la 1-a (1500-1559) kaj patrino de Henri Estienne la Juna (1528-1598).[1]

Verkaro

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.