Jimmy Berg
| Jimmy Berg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Raimund Danberg • Otto Forst-Berg • Helmut Raabe |
| Naskiĝo | 23-an de oktobro 1909 en Kolomeo |
| Morto | 4-an de aprilo 1988 (78-jaraĝa) en Nov-Jorko |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio Usono |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto ĵurnalisto verkisto kabaredisto pianisto |
Jimmy Berg (naskonome Simson Weinberg, שמשון וינברג, pseŭdonimoj Raimund Danberg, Otto Forst-Berg, Helmut Raabe; naskiĝis la 23-an de oktobro 1909 en Kolomeo, Galicio, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, mortis la 4-an de aprilo 1988 en Novjorko), estis usona komponisto, verkisto kaj kritikisto de aŭstria juda deveno. En Vieno li en la 1930-aj jaroj estis la muzikigisto de la kabaredaj poemoj kaj teatraĵoj de Jura Soyfer: ili intence rompiĝis kun la tradicioj de burĝa teatro- kaj kulturkoncepto por kontraŭbatali faŝismajn ideojn. Krome senteblas influoj de la viena popolteatro de la 19-a jarcento, per kio Soyfer kaj Berg provis montri la danĝerajn banalaĵojn de ĉiutaga pensado kaj venki ilin.
Vivo
Naskita en la malgranda galicia urbo Kolomeo, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ en Ukrainio, la familio baldaŭ translokiĝis al Wiener Neustadt. Berg frekventis mezlernejon, prenis piano- kaj kompono-lecionojn kaj baldaŭ entuziasmiĝis pri malpeza muziko kaj ĵazmuziko.
En 1931 Jimmy Berg iris al Berlino, kie li tradukis usonajn kantojn kaj verkis siajn proprajn kantotekstojn. En 1933 li fuĝis al Parizo kaj jaron poste al Vieno. Tie, Jimmy Berg provis establiĝi en la distra industrio kaj estis sukcesa kiel lirikisto kaj komponisto de furoraĵoj kaj vienaj kantoj (foje sub pseŭdonimoj kiel ekzemple Otto Forst-Berg, Helmut Raabe aŭ Raimund Danberg).
En 1935 li iĝis muzika direktoro de la kabaredo "ABC" en Vieno. Tio komencis intensan kunlaboron kun Jura Soyfer, kies tekstojn li muzikigis kaj kun kiu li ankaŭ verkis kabaredtekstojn. Krome, li daŭre komponis kaj verkis malpezan muzikon. La plej konata kanto estas verŝajne "Sperrstund’ is" ("la trinkejoj fermiĝas laŭ leĝo") en la interpreto de Hans Moser.
En 1938 Jimmy Berg devis denove fuĝi; li atingis Usonon tra Svislando kaj Britio. En Novjorko li partoprenis aranĝojn organizitajn de elmigrintoj kiel komponisto kaj lirikisto. Li fondis propran dancan orkestron, kun kiu li koncertis en 1939-48. Interalie kun Leon Askin, Armin Berg, Karl Farkas, Viktor Grünbaum, Hermann Leopoldi kaj Fritz Spielmann, Jimmy Berg ankaŭ aperis en multaj kabaredprogramoj kune kun sia edzino Trude, plennome Gertrude Hammerschlag, naskita 1919 en Vieno, artista nomo en Usono Trude Hill, kun kiu li geedziĝis Novjorke en 1942. Inter la plej grandaj sukcesoj de Berg dum la 1940-aj jaroj estis kantoj celitaj por germanlingvaj ekzilitoj en Usono en miksaĵo de anglaj kaj germanaj vortoj.
Dum sia tuta vivo, Jimmy Berg "restis vienano" en kaj tekstoj kaj komponaĵoj; estis al li tre malfacile adaptiĝi, li apenaŭ povis akiri profesian renomon en Usono kaj tial ne povis vivteniĝi de sia arta laboro. Li unue laboris en fabriko, poste por la germanlingva programo de la radiostacio "Voĉo de Ameriko" kaj skribis koncertajn kaj televidrecenzojn por germanlingvaj ĵurnaloj kiel "Aufbau". Kiel artisto, li pli kaj pli retiriĝis de la 1950-aj jaroj.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

