Jerry Wald

Jerry Wald
Jerry Wald (maldekstre) kun Gordon MacRae, Mel Tormé, Marion Hutton kaj Jerry Jerome, Saturday Teentimers Show, Novjorko, proks. aŭguston de 1947. Foto de William P. Gottlieb
Jerry Wald (maldekstre) kun Gordon MacRae, Mel Tormé, Marion Hutton kaj Jerry Jerome, Saturday Teentimers Show, Novjorko, proks. aŭguston de 1947.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1918 (1918-01-15)
en Newark
Morto 1-an de septembro 1973 (1973-09-01) (55-jaraĝa)
en Lasvegaso
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
bandestro
klarnetisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jerry Wald (vere Jervis Wald; naskiĝis la 15-an de januaro 1918[1] en Newark, Nov-Ĵerzejo; mortis en septembro[2] de 1973 je Las-Vegaso, Nevado) estis usona klarnetisto kaj bandestro.

Vivo

Wald direktis ekde la 1940-aj ĝis en la 1950-aj jaroj proprajn bandegojn, kun kiuj li muzikis por kelkaj ŝelakdisko por diskeldonejo Majestic; li prezentis kun siaj orkestroj dum la unua duono de la 1940-aj jaroj en Novjorko kaj Ĉikago, fine de la 1940-aj jaroj en Holivudo kaj revenis en 1952 al Novjorko.

Lia admiro por Artie Shaw ne nur kondukis al similecoj laŭ stilo kaj sono, sed ankaŭ al la dungo de multaj iamaj muzikistoj el la orkestro de Shaw, inter ili Bernie Privin, Les Robinson, Sid Weiss, kantistino Anita Boyer, la muzikaranĝistoj Ray Conniff, Bill Challis kaj Jerry Gray. Krom tio je diversaj tempoj interalie Nelson Riddle, Ray Sims, Les Elgart, Bob Dukoff, Al Cohn, Bill Perkins, Lee Konitz, Al Haig, Billy Bauer, Art Ryerson, Irving Cottler kaj Manny Albam laboris en la orkestro de Wald.

La unua disko aperis en 1942 ĉe Decca Records; sekvis aliajaj. En 1946 Columbia Pictures produktis mallongan muzikfilmon kun la orkestro de Wald. En 1952 li surdiskigis kun Chris Connor. Pianisto Bill Evans kunverkis komence de sia kariero du albumojn de Wald, Top Pops - Jerry Wald & His Orchestra (MGM/Lion, 1953) samkiel Listen to the Music of Jerry Wald (Kapp, 1955), dancan kaj distran muzikon kun tiam popularaj titoloj kiel „I Love Paris“ aŭ „Mad About the Boy“.[3]

Literaturo

Referencoj

  1. komp. Roger D. Kinkle: The Complete Encyclopedia of Popular Music and Jazz, 1900-1950: Biographies, L through Z. Arlington House, 1974
  2. komp. Carlo Bohländer k. a.: Reclams Jazzführer. Stutgarto, Reclam, 1977
  3. Vidu la diskoregistron de Bill Evans ĉe www.jazzdisco.org

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.