Jean-Joseph Merlin
| Jean-Joseph Merlin | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de septembro 1735 en Huy |
| Morto | 4-an de majo 1803 (67-jaraĝa) en Londono |
| Lingvoj | franca • angla |
| Okupo | |
| Okupo | inĝeniero inventisto brakhorloĝisto dezajninĝeniero |
Jean-Joseph Merlin (n. 17-an de septembro 1735 en Huy; m. 4-an de majo 1803 en Londono estis belga konstruisto. En ĝenerale li validas kiel inventisto de la unua historie dokumentita rulŝuo, kvankam raportoj pri la almetado de radoj aŭ ruloj ĉe ŝuoj estas konataj ankaŭ el la tempo antaŭ ĝia evoluo. Estas dokumentite, ke li en 1760 dum prezentado de sia inventaĵo okaze de balo de la reĝo grave vundiĝis, ĉar li manke de taŭga bremso veturis en grandan spegulon.
Krom la evoluado de la rulŝuo li okupiĝis, vivante dum siaj junaj jaroj dumtempe ankaŭ en Parizo, precipe kun la konstruado de mekanikaj muzikinstrumentoj, horloĝoj kaj aliaj precizmekanikaj aparatoj. En 1760 li ekloĝis en Londono. Lia plej grava evoluo sur la kampo de muzikinstrumentoj estis mekanismo patentigita de li en la jaro 1774, per kiu la klaviceno, klavarinstrumento kun tongenerado per la plukado de kordoj, povis estis pliampleksigata per martelekfrapo de la kordoj, uzata en pianoj. Per ĉi tiu inventaĵo uzado de ambaŭ teknikoj en la sama instrumento estis ebla.
Sur la kampo de horloĝkonstruado li i.a. partoprenis je la evoluo de la unua atmosfera horloĝo, je kiu por la streĉado estis utiligata la kuntiriĝo kaj maltiriĝo de aerprema skatolo plenigita kun gaso je ŝanĝado de la ĉirkaŭa temperaturo. Al liaj kromaj inventaĵoj apartenis i.a. tetablo, je kiu el samovaro enmeze de la tablo la teo per rotacio estis disdonata aŭtomate en dek du cirkle starantajn tasojn, pesilo por ekzameni la orenhavo de moneroj kaj stirebla rulseĝo.
Parton de siaj evoluaĵoj li ekspoziciis en Londono en Merlin's Mechanical Museum, kiu ekzistis ĉ. 1783 ĝis 1808.
Literaturo
- Merlin, John Joseph. In: Robert Palmieri, Margaret W. Palmieri: Piano: An Encyclopedia. Routledge, New York 2003, ISBN 0-41-593796-5, S. 236/237
- Merlin the very ingenious Mechanic. In: Edward L. Kottick: A History of the Harpsichord. Indiana University Press, Bloomington 2003, ISBN 0-25-334166-3, S. 379
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

