Javanoj
| Javanoj | |
|---|---|
| etno en Indonezio • Indoneziaj indiĝenoj • etno | |
| Indonezianoj | |
| Indoneziaj indiĝenoj | |
| Suma populacio | |
| 100 000 000 | |
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |
| Religio | |
| islamo • Kejawen • hinduismo • budhismo • kristanismo | |


Javanoj (en java: Ngoko: ꦮꦺꦴꦁꦗꦮ (Wong Jawa), Krama: ꦠꦶꦪꦁꦗꦮꦶ (Tiyang Jawi);[1] (en indonezia: Suku Jawa aŭ Orang Jawa) estas etna grupo indiĝena de la indonezian insulo Javo.
Priskribo
Kun proksimume 100 milionoj da personoj,[2] ili formas la plej grandan etnan grupon en Indonezio. Ili loĝas ĉefe en la centraj ĝis orientaj partoj de la insulo. Estas ankaŭ gravaj nombroj de javandevenuloj en plej el la ceteraj provincoj de Indonezio, en Malajzio, Singapuro, Surinamo, Egiptio, Saudarabio kaj Nederlando.

La etna grupo de Javanoj havas multajn subgrupojn kiel la Mataramanoj, Ĉirebonanoj, Osinganoj, Tengeranoj, Saminanoj, Nagananoj, Banjumasanoj ktp.[3]
Majoritato de Javananoj identigas sin kiel islamanoj, kaj minoritato kiel kristanoj kaj hinduistoj. Tamen, la Javana civilizacio estis tre influita pro pli ol jarmilo de interagado inter la indiĝenaj animisma religio javanismo (kejawèn) kaj la hindia hindusima—budhisma kulturo, kaj tiu influo estas ankoraŭ videbla en la javaj historio, kulturo, tradicioj, kaj artoj. Pro sia enorma tutmonda loĝantaro, la javanoj estas konsiderataj grava grupo ĉar ili estas la kvara plej granda etna grupo inter islamanoj en la mondo post Araboj,[4] Bengalanoj[5] kaj Panĝaboj.[6]
Notoj
- ↑ Harjawiyana, Haryana. (2001) Kamus unggah-ungguh basa Jawa. Kanisius, p. 185. ISBN 978-979-672-991-3.
- ↑ Ananta, Aris. (Decembro 2015) Demography of Indonesia's Ethnicity (indonezie). Institute of Southeast Asian Studies. doi:10.1355/9789814519885. ISBN 978-981-4519-87-8.
- ↑ Publication Name:. Arkivita el la originalo je 10 July 2017. Alirita 6 August 2013 .
- ↑ Margaret Kleffner Nydell Understanding Arabs: A Guide For Modern Times, Intercultural Press, 2005, (ISBN 1931930252), p. xxiii, 14
- ↑ Ĉirkaŭ 152 milionoj da bengalaj islamanoj en Bangladeŝo kaj 36.4 milionoj da bengalaj islamanoj en Barato (ĉirkaŭkalkuloj de Monda faktolibro de CIA en 2014, kun nombroj kiuj povas suferi rapidajn kreskojn); ĉirkaŭ 10 milionoj da bangladeŝanoj en Mezoriento, 1 miliono en Pakistano, 5 milionoj en Britio.
- ↑ Gandhi, Rajmohan. (2013) Punjab: A History from Aurangzeb to Mountbatten. New Delhi, India, Urbana, Illinois: Aleph Book Company. ISBN 978-93-83064-41-0.
Bibliografio
- Caldarola, Carlo (1982), Religion and Societies: Asia and the Middle East, Walter de Gruyter
- Gin, Ooi Keat (2004), Southeast Asia: A Historical Encyclopedia, from Angkor Wat to Timor. R-Z. Volume three, ABC-CLIO
- Hooker, M.B. (1988), Islam in South East Asia, Brill
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
