Jan Wolski
| Jan Wolski | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1888 en unu el pluraj loĝlokoj nomataj Skuratovo (Скуратово, en norda Rusio) |
| Morto | 12-an de julio 1975 (86-jaraĝa) en Skierniewice |
| Lingvoj | pola • rusa |
| Okupo | |
| Okupo | anarĥiisto |
Jan Wolski (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1888 en unu el pluraj loĝlokoj nomataj Skuratovo (Скуратово, en norda Rusio), mortis la 12-an de julio 1975 en Skierniewice, urbo en la provinco Lodzio de Pollando) estis pola socia aktivulo kaj kooperativulo, teoriisto de anarkiisma kooperativismo kaj verkisto interalie de utopia infana literaturo.
Biografio
Li estis filo de patro Bolesław Franciszek Wolski, forstisto, kaj patrino Henrietta, naskiĝnome Tabeńska - hejme paroliĝis la pola, kvankam ekstere kompreneble la rusa. De 1897 ĝis 1907 li studis en la gimnazioj en Vologda kaj Vilno, kie li akiris sian altlernejan ekzamenon. Ekde 1904 li apartenis al kontraŭleĝaj memedukaj rondoj.
En 1907, li komencis studi ĉe la fakultato de historio, filologio kaj juro de la tiutempa ruslingva Ĥarkova Imperia Universitato, la nuna Ĥarkiva Universitato. Dum sia restado en Ĥarkovo li vivtenis sin per instruado. Li ankaŭ prelegis pri pola historio ĉe specialaj klasoj por polaj gejunuloj. Ekde 1909, li apartenis al la Progresema-Sendependeca Junulara Unuiĝo kaj al la Revolucia Frakcio de la Pola Socialista Partio.
Post la eksplodo de la Unua Mondmilito li laboris kiel ĵurnalisto por du polaj tagĵurnaloj. En 1915 li iris al Varsovio, kie li faris edukajn agadojn nome de la Pola Socialista Partio. Per amikoj li konatiĝis kun la laborista asocio "Wiedza", kie li laboris en la programa kaj prelega komitato. En novembro 1915, dum prelego pri la historio de Pollando kadre de la Pola Socialista Partio, li estis arestita kune fare de la germana polico kaj malliberigita en Pawiak. Li estis kondamnita al internigo por liaj sendependecaj agadoj. Dum pli ol jaro li restis malliberita en Lauban, Prusia Silezio, en la kastelo en Celle kaj Gardelegen, kie li faris paroladojn kaj prelegojn por polaj militkaptitoj. En En 1917 li estis liberigita kaj resendita al Varsovio.
En Varsovio li eniris la Popolan Universitaton, kaj aldone komencis aktivan laboron en kooperativo de konsumantoj. En 1920 li volontulis por la pola armeo. Tie li organizis reton de kunlaboraj armeaj kantinoj ĉe la fronto. Post tio, li eklaboris en la de Laboristaj Kooperativaj Asocioj. En la 1920-aj jaroj, li aktivis en framasona loĝio.
En 1928, li iniciatis la establon de la Labora Kunlabora Sekcio en la Pola Societo por Socia Politiko. En 1937, li estis unu el la partoprenantoj en la fondkunveno de la Demokrata Klubo (Klub Demokratyczny) en Varsovio, kontraŭfaŝisma klubo kreita responde al la de 1937 ĝis 1939 kreskiĝantaj faŝismaj tendencoj en Pollando. Li estis la verkinto de plurcent artikoloj kaj restis aktiva organizanto de pluraj laboristaj kooperativoj.
Dum la milito, li estis la prezidanto de la Komitato por la laboro de la subtera kooperativa komitato. De 1945 ĝis 1948 li estis direktoro de centra Kooperativa Centro kaj de 1956 ĝis 1959 membro de la Konsilio de Centra Sindikato de Laboraj Kooperativoj.
Ekde 1956 li estis aktivulo de la opozicia Klubo de Kurba Rondo, kaj ekde 1961, estis ankaŭ fondomembro kaj parolanto en la subtera framasona loĝio "Kopernik".
En Esperanto de li aperis
- Ĉu ĝi estas nur fabelo?, tradukita al Esperanto de Roman Dąbrowski, publikigita per Esperanta Eldon-Kooperativo, Varsovio, 1935-04-11, 172 paĝoj, rete legebla en retejo de la Interreta Arkivo
|
Bibliografio
- Adam Duszyk, Jan Wolski (1888-1975). Życie i działalność ("Jan Wolski ... Vivo kaj agado"), 2005, ISBN 978-83-88100-96-3
- Ludwik Hass, Masoneria Polska XX wieku ("Pola framasonismo de la 20-a jarcento"), eldonejo „Kopia”, Varsovio 1996.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

