Jan Lievens

Jan Lievens
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1607 (1607-10-24)
en Leiden,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto 4-an de junio 1674 (1674-06-04) (66-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Jan Andries Lievens (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
vidartisto
presgravuristo
desegnisto
akvafortisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Saint Mark the Evangelist
vdr

Jan LIEVENS (24a de Oktobro 1607 – 4a de Junio 1674) estis nederlanda pentristo de la nomita Nederlanda pentrarta orepoko kiu estis rilata kun sia samtempulo Rembrandt, nun unu jaron pli aĝa, en la komencaj partoj de iliaj karieroj. Ili kunhavis naskurbon en Leiden, kaj trejniĝis kun Pieter Lastman en Amsterdamo, kie ili kunhavis atelieron dum ĉirkaŭ kvin jaroj ĝis 1631. Kiel Rembrandt li pentris kaj portretojn kaj historipentraĵojn, sed malkiel li la kariero de Lievens kondukis lin for el Amsterdamo al Londono, Antverpeno, Hago kaj Berlino.

Kariero

Li iome famiĝis pro sia talento jam tre juna. Specife, lia kopio de "Demokrito kaj Heraklito" de Cornelis van Haarlem, kaj portreto de lia patrino Machtelt Jans van Noortzant, estis tre admiritaj. Tio altiris la atenton de Maŭrico de Oranĝo, ĉirkaŭ 1620, kiu aĉetis realgrandan pentraĵon de juna viro leganta je lumo de fajro. Li donacis tiun pentraĵon siavice al la angla ambasadoro, kiu prezentis ĝin al Jakobo la 1-a. Tio estis la tialo kial en 1631, kiam Lievens estis ankoraŭ nur 24-jaraĝa, li estis invitita al la Brita kortego.[1]

Junulino.

Reveninta el Anglio, li setliĝis en Antverpeno, kie li edziĝis al Suzanna Colyn de Nole, filino de la skulptisto Michiel Colyns, la 23an de Decembro 1638.[2] En tiu epoko li ricevis multajn komisiojn el reĝfamilianoj, urbestroj kaj municipoj. Laŭ Arnold Houbraken, Deteno de Skipio estis pentrita por la urbodomo de Leiden.[1] Poemo de Joost van den Vondel estis verkita honore al pentraĵo (schoorsteenstuk, aŭ supermantelo) kiun li faris por la urbestreco de la Amsterdama urbodomo (nun en la Reĝa Palaco de Amsterdamo) en 1661.[1] Laŭ la Amsterdam Museum, tiu artaĵo survivas kaj montras Brinno, nome estro de Kananefatoj sur ŝildo, laŭ simila pentraĵo de Otto van Veen en 1613.[3]

Lievens kunlaboris kaj kunhavis atelieron kun Rembrandt van Rijn el ĉirkaŭ 1626 ĝis 1631. Ilia konkurenca kunlaborado, reprezentita en pli ol du dek pentraĵoj, desegnoj kaj gravuraĵoj,[4] estis sufiĉa tialo por okazigo de malfacilaĵoj en la atribuado de verkoj el tiu periodo. Lievens montris talenton por pentrado je realgranda skalo, kaj liaj dramaj komponaĵoj sugestas la influon de karavaĝistoj. Laŭ taksado de Constantijn Huygens, Lievens estis pli inventema, kvankam malpli esprimiva ol Rembrandt.[5] Ambaŭ artistoj disiĝis en 1631, kiam Rembrandt translokiĝis al Amsterdamo kaj Lievens al Anglio. En 1656 Rembrandt ankoraŭ posedis pentraĵojn de sia iama amiko.

Dum sia tempo en Anglio Lievens pentris portreton por Thomas Howard, Grafo de Arundel, kaj influiĝis de la verkoj de Antoon van Dyck. Lievens laboris en Antverpeno, kaj kunlaboris kun Adriaen Brouwer. Post esti kortega pentristo en Hago kaj Berlino, li revenis al Amsterdamo en 1655. Post lia unua edzino mortis, li edziĝis al fratino de la pentristo Jan de Bray en 1648. Post 1672, nome "Rampjaar" (katastrofa jaro), Lievens havis pliiĝantajn financajn malfacilaĵojn kaj ankaŭ lia familio suferis post lia morto kaj rezulta heredo pro liaj ŝuldoj.

Galerio

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 De groote schouburgh der Nederlantsche konstschilders en schilderessen (3 delen)
  2. Jan Lievens in the RKD
  3. Brinio op het schild geheven Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Painting by Otto van Veen
  4. Mariet Westermann, Rembrandt 2000:39.
  5. Jan Lievens (Getty Museum). Getty.edu (7a de Majo 2009). Arkivita el la originalo je 5a de Septembro 2012. Alirita 14a de Aŭgusto 2014 .

Literaturo

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.