James Robbie

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
James Robbie
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

James Robbie (mortis la 25-a de januaro 1946) estis skota esperantisto en Endinburgo dum la unua duono de 20-a jarcento. Li publikiĝis Esperantan kurson en loka ĵurnalo. Li verkis lernolibron surbaze tiu kurso, The Esperanto Home-Student, kiu vendiĝis kelkcentmile[1] Inter aliaj verkoj de S-ro Robbie troviĝas lia traduko La Litadmonoj de S-ino Kodel (kiu trafe konservas la humoron de la originalo), kaj ŝatata Gvidlibreto pri Edinburgo. Al li ŝuldiĝas la fondon de la grupo en Leith (1909), kaj de la Skota Esperanta Federacio (1909-10).

Verkoj

Citaĵo
 La reaperon de ĉi tiu lernolibreto bonvenigos ĉiu, kiu spertis ĝian praktikan utilecon. En kurso por komencantoj kaj en kurso daŭriga por Ĉe-studantoj mi jam elprovis kaj trovis ĝin egale utila. La nova eldono — reviziita, pligrandigita, kaj eĉ plisimpligita, de S-ro Robert Robertson — aperas ĝustatempe, kaj je sia malgranda prezo ĝi devus rapide vendiĝi. Konciza kaj klara, sen gramatikaj teknikaĵoj, ĝi facile kondukas la lernanton tra la unuaj stadioj de la lingvo sen nenecesa ripetado, kaj tamen ĝi malmulton preterlasas. La paragrafoj rilatantaj la akuzativon kaj la refleksivon estas eble iom tro koncizaj, sed la pritrakto kaj ekzempligo de la participoj estas admirindaj. Imitinda ideo estas la gramofondisko kun la unuaj lecionoj parolitaj de S-ro F. E. Wadham; ankaŭ havebla kaj havinda. Al studantoj solaj ĉi tiu multe plifaciligos la lernadon de la prononco. 
— A.Y. La Brita Esperantisto - numero 354, oktobro (1934)
Citaĵo
 Ni bonvenigas la naŭan eldonon de ĉi tiu konata lernolibro. La fakto, ke ĝi atingis jam la naŭan eldonon, montras, ke ĝi estas ŝatata kaj utila. Ne estas do necese plie ĝin priparoli ĉi tie, krom por noti, ke en la nuna eldono kelkaj eraretoj en la lasta eldono estas forigitaj, kaj ke la libro estas presita per pli grandaj presliteroj, pro kio ĝi nun havas 64 paĝojn (antaŭe 48), por a sama prezo, kaj devus fariĝi ankoraŭ pli populara. Se estas necese kritiki laŭ la kutima maniero, mi konsilus aldoni komon (4-foje) antaŭ ke en paragrafoj 78 kaj 74. 
— La Brita Esperantisto - Numero 391, Novembro (1937)

Referencoj

  1. La Brita Esperantisto - Numeroj 491-492, mar-apr 1946

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.