Ismena
| Ismena | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Verko | Sep kontraŭ Tebo Antigona |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Nacieco | Tebo |
| Patro | Edipo |
| Patrino | Jokasta |
| Gefratoj | Antigona • Poliniko • Eteoklo |
Ismena (greke Ἰσμήνη - Ismeni) laŭ la helena mitologio estis filino el la senscie incesta geedzeco inter Edipo kaj Jokasta. Ŝi havis du fratojn, Eteoklo kaj Poliniko, kaj unu fratinon, Antigona.

Samkiel ŝia patro Edipo kaj pluraj aliaj familianoj, ankaŭ ĉiuj gefratoj de Ismena laŭ la mitologio iĝis viktimoj de malbeno de la familio Labdakidoj. Post kiam la reĝo Edipo persekutite devis foriri el la greka urbo Tebo, ĉefurbo de la regno Beotio, estis interkonsentite ke la fratoj Eteoklo kaj Poliniko alterne dum po unu jaro estu reĝo de la regno. Post sia unua reĝa jaro, Eteoklo rifuzis transdoni la reĝecon al sia frato. Poliniko foriris al la greka urbo Argo, ĉefurbo de la greka regno Argolando sur la duoninsulo Peloponezo, kaj tie kolektis armeon por konkeri Tebon kaj perforte preni la reĝan postenon, je kiu li rajtis. Ekestis arda batalo pri la urbo: ĉe ses el la sep pordegoj de la fortika ĉirkaŭurba remparo, venkis la soldataro de Eteoklo, kaj ĉe la sepa pordego la du fratoj en persona interbatalo mortigis sin reciproke.
Post kiam la du fratoj estis mortaj, Kreono transprenis la regadon de la urbo. Li ordonis, ke Poliniko kaj liaj kunbatalintoj mortintaj ne rajtis esti entombigitaj. Por certigi tion, li ordonis al soldatoj gardi la kadavrojn. Laŭ la tiama greka kredo tiumaniere la animoj de la mortintoj ne trovus ripozon kaj restus eterne malbenitaj. Antigona ne povis elteni tian sorton de la frata animo, kontraŭordone tamen provis entombigi la fraton kaj estis kaptita dum la provo. Kvankam Antigona estis la fianĉino de Hajmono, la filo de Kreono, la nova reĝo ordonis, ke ŝi estu vive entombigata, pune al la malobeo. La fratino de Antigona, Ismena, sekve deklaris ke ŝi helpis al la fratino kaj postulis la saman sorton ankaŭ por si mem. La grekaj dioj pere de la blinda profeto Tiresias esprimis sian malkontenton pri la decido de Kreono, kio konvinkis lin revizii sian decidon kaj mem entombigi Polinikon. Antigona tamen intertempe estis memmortiginta sin, por ne esti vive entombigata. Kiam Kreno alvenis ĉe la tombo de Antigona, lia filo Hajmono atakis la patron kaj sekve memmortigis sin, kaj kiam la edzino de Kreono eksciis pri la morto de sia filo, ankaŭ ŝi finis sian vivon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

