Islanda klangulo
masklo
ino
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Bucephala islandica (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Islanda klangulo (Bucephala islandica) estas birdospecio el la Anasedoj (Anatidae). Ĝi estas migrobirdo, kiu nestas ĉefe en nordokcidenta parto de Nordameriko, krom en disaj lokoj de orienta Kanado kaj en Islando. La monda populacio de la islanda klangulo estis en 2002 ĉ. 180.000-210.000. En Islanda lingvo la birdo estas konata kiel húsönd (hejmanaso); ĝi estas komuna specio de la lago Mývatn norde de la lando.
Aspekto



Ĝi longas 40–48 cm, la enverguro estas 62–67 cm. Plenkreskuloj estas similaj laŭ aspekto al la Orokula klangulo. Temas pri specio kun markata seksa duformismo.
La nuptoplumaro de la masklo estas nigra kaj blanka, la kaposupraj plumoj plilongiĝas. Inter la bekobazo kaj la okulo videblas ambaŭflanke kontrasta karakteriza blanka makulo kun duonluna formo. La kapo estas pinteca kiel ĉe la Orokula klangulo pro la longaj plumoj de kapoverto, sed tiu pinto estas pli antaŭa ol ĉe la Orokula klangulo, nome super frunto anstataŭ en kapocentro. La beko estas tutgriza al nigreca kaj la okulo (iriso) flava, kiel ĉe la Orokula klangulo.
Liaj brusto kaj subaj partoj estas tutblankaj. La dorso estas nigreca kun ses blankaj makuloj en ŝultro kaj je ties komenco vertikala nigra strieto suben. La kruroj estas flavoranĝaj. Dumfluge videblas malhela dorso kun la blankaj makuloj, nigrecaj flugiloj kun blankaj duarangaj, kaj sube malhelaj flugiloj kun blankaj subspeguletoj.[1]
La masklo en eklipsa plumaro ĝenerale griziĝas: la kapo iom heliĝas sed perdas la blankan makulon antaŭbekan, kio distingas lin kaj el reprodukta masklo kaj el ambaŭ maskloj (reprodukta kaj eklipsa) de la Orokula klangulo, kvankam nur kelkaj eklipsaj orokululoj havas ĝin. La blankaj subaj partoj helgriziĝas, dum la dorso iĝas el nigreca al malhelgriza kaj perdas la ses blankajn makulojn.[1]
La ino estas tre simila al tiu de la Orokula klangulo, nome malhelbruna kapo, hela kolumo, helgrizaj brusto kaj subaj partoj kaj malhelgriza dorso kun videbla blanka speguleto. Tamen la kapo ne estas tiom pinteca kaj la beko havas pli da flavo.[1]
Kutimaro
Ĝi nutras sin per akvaj insektoj, larvoj, krustuloj, moluskoj kaj akva vagetaĵaro. Ili plonĝas por manĝoserĉi subakve. Ĝi kovas en arba aŭ alia kavo aŭ protektata loko surgrunde 10-14 bluverdajn ovojn dum 30 tagoj. Tiu specio tendencas ne kunhavi habitaton kun la multe pli multnombra Orokula klangulo.
Disvastiĝo
Ili estas migrantaj kaj plej vintras en protektitaj marbordaj akvoj aŭ malfermaj internaj akvoj. Vintre ili migras al marbordo. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo kaj en suda Nordameriko.[2]
Bildaro
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝo 42 kaj 43.
- ↑ Littlejohn, Chase (1916): Some unusual records for San Mateo County, California. Abstract in: Cooper Club: Minutes of Cooper Club Meetings. Condor 18(1): 38-40. plena teksto en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF kaj en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine DjVu
Literaturo
- Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
- Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
Eksteraj ligiloj
- filmetoj de Islanda klangulo[rompita ligilo] ĉe Internet Bird Collection
- Poŝtmarkoj Arkivigite je 2012-04-02 per la retarkivo Wayback Machine (de Kanado, Islando) kun mapo
- Fotaro de Islanda klangulo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine VIREO
- Islanda klangulo Arkivigite je 2010-03-23 per la retarkivo Wayback Machine, Environment Canada
- Islanda klangulo Arkivigite je 2012-02-20 per la retarkivo Wayback Machine, Talk about Wildlife
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






