Irakere

Irakere
muzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1973 vd
vdr

Irakere (jorube por vegetaĵaro) estas kuba bando, kiun fondis pianisto Chucho Valdés en 1973. La bando muzikas ĉefe kuban ĵazon kaj tradician kuban muzikan kun ekskursoj en klasikan kaj disko- kaj kunfando-muzikon.

Historio

La bando ekhavis sian unuan sukceson en 1974 per la kanto „Bacalao con Pan“ („Moruo kun pano“). Irakere jam baldaŭ koncertvojaĝis tutmonde: Jam en 1978 la grupo prezentis je la ĵazo-festivalo de Montreux kaj je la ĵazfestivalo de Newport. La sonregistraĵo el Newport publikiĝis en 1979 kaj gajnis jaron poste Gramion por la plej bona latinidĵaza sonregistraĵo; tio estis la unua Grammy por ensemblo el Kubo.

Dum kiam je la blovistosekcio ekestis ega fluktuado, la kerno de la ritmosekcio restis la sama. Ekde la fondado restis pianisto Chucho Valdés, frapinstrumentisto Enrique Plá same kiel gitaristo Carlos Emilio Morales. Inter la ceteraj membroj estis tiel famaj muzikistoj kiel flutisto José Luis Cortés, kiu poste fondis la bandon NG La Banda, de perkutisto Anga Díaz, kiu poste elmigris al Francujo, saksofonisto Paquito D'Rivera kiu en 1980 forlasis la bandon dum koncertvojaĝo en Hispanujo kaj elmigris al Usono, kaj trumpetisto Arturo Sandoval, kiu en 1981 forlasis la grupon por soloista kariero kaj iris en 1990 al Usono. Pluaj membroj estis dumpase de la tempo basisto Carlos Del Puerto, kantisto kaj perkutisto Oscar Valdés, la saksofonistoj Carlos Averhoff, César Lopez, Roman Filiu, Irving Michel Acao kaj Javier Zalba, la trumpetistoj Jorge Varona, Basilio Márquez kaj Julio Padrón same kiel pluaj muzikistoj.

La grupo uzas grandan variecon de perkutinstrumentoj, ekz. batao-, abakvao- kaj ararao-tamburojn, ĉekerojn, erikundojn, marakojn, klaveojn, bovotintilojn, bongojn, kongaojn kaj guirojn.

Diskoj

  • 1979 Chekere Son
  • 1979 Irakere
  • 1980 El Coco
  • 1987 The Legendary Irakere in London
  • 1989 Homenaje a Beny Moré
  • 1991 Great Moments
  • 1992 Misa Negra
  • 1995 Bailando Así
  • 1997 Cantata a Babalú Ayé - kun Lázaro Ross
  • 1999 Indestructible
  • 1999 Grandes momentos con Chucho Valdés e Irakere – enhavas sonregistraĵojn el 1978 kun Leo Brouwer ĉe gitaro
  • 2001 Pare Cochero
  • 2004 30 Años
  • 2005 Misa Negra

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.