Interreta memeo
Interreta memeo (angle: Internet meme) estas esprimo uzata por priskribi koncepton kiu rapide disvastiĝas de persono al persono tra la Interreto per socia retejo. La esprimo rilatas al la koncepto de memeo, kvankam tiu esprimo indikas multe pli larĝan kategorion da kulturaj informoj. En la praktiko, interreta memeo kutime rilatas al iu formo de interreta humuro aŭ ŝerco kiu originas ene de aŭ ekster la interreto. Interretaj memeoj ofte enhavas altan gradon da memreferencado, do la humuro de memeoj foje povas esti stranga aŭ malfacile komprenebla. Uzantoj de malnova memeo aŭ homoj, kiuj ne scias, kio estas memeoj aŭ ne uzas kaj ne komprenas ĝin, estas nomataj "normies" (angla por personoj kiuj montras mankon de intereso en ideoj ne facile alireblaj aŭ kiuj estas ekster la nuna gamo de akceptado de sia socio. Ili estas sekvantoj de popularaj ideoj).
Karakterizaĵoj de interreta memeo
En la lastaj jaroj, la termino memeo fariĝis pli kaj pli elasta. Ripeto tamen restas grava elemento: io estas nur memeo, se ĝi estas ofte ripetita.
Ekzemploj de memeoj
- urbaj legendoj, fantomrakontoj kaj mistifikoj (hoax)
- bildoj kaj prilaboritaj bildoj (ekz. bildmakroj)
- referencoj al populara kulturo (muziko, televidserio, filmoj, videoludoj)
- varbado kaj anoncoj
- nedezirataj famuloj
- senhonta mempromocio
Ekstera ligilo
- (en) knowyourmeme.com, retejo pro interretaj memeoj kaj rilataj temoj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.