Internacieco


La termino "internacia" kutime indikas ion (socio, lingvo, organizaĵo, ktp.) kiu ampleksas pli ol unu landon. La laŭvorta signifo de la esprimo "internacia" estas interagado inter almenaŭ du nacioj, aŭ la transiro de naciaj limoj. Ekzemple: internacia juro, kiu estas aplikata de pli ol unu lando, kaj kutime ĉie sur la tero ; kaj la termino "internacia lingvo", kiu signifas lingvon parolatan de la loĝantoj de pli ol unu lando.
En la usona angla, la esprimo "internacia" ankaŭ estas uzata kiel politike ĝusta eŭfemismo por fremdulo aŭ eksterlandanoj [1].
La Plena Ilustrita Vortaro prave atentigas ke krom la pli priskriba nocio de internacieco ankaŭ estas politika doktrino kaj idea koncepto de internaciismo,[2] kiu laŭ la difino de PIV estu
- politika sinteno de laboristoj, kies bazo estas simileco de socia pozicio, esprimiĝanta en sento de komuneco, sendepende de ilia nacia aparteneco, kaj
- ĉia politika sinteno, kiu strebas al mildigo de la naciismoj, al limigo de la suvereneco de nacioj kaj regnoj kaj al internacia paco per respekto de la rajtoj de la diversaj nacioj aŭ regnoj.
Origino
La termino "internacia" estis kreita de la utilisma filozofo Jeremy Bentham en sia libro "Introduction to Principles of Morals and Legislation", eldonita en 1780 kaj publikigita en 1789. Bentham skribis: "La vorto internacia, oni devas koncedi, estas nova vorto... ĝi estas elpensita por esprimi, en la plej signifa maniero, la branĉo de jurisdikcio konata kiel la internacia juro." La vorto estis adoptita en la franca lingvo en 1801 [3]. Thomas Holland notis en lia artikolo pri Bentham, en la 11-a eldono de la Encyclopædia Britannica, ke "multaj el la frazoj de Bentham, kiel ekzemple "internacia"... Ili estas gravaj aldonoj al nia lingvo; sed la plej granda parto de ili, precipe tiuj kies originoj estas en la greka, ne estis asimilita en ĝi."
Signifo
- En Teama sporto, "internacia" estas ludo inter du naciaj teamoj, aŭ du ludantoj, ĉiu el ili reprezentante malsaman nacian teamon.
- En politiko, "internacia" povas rilati al internacia politiko.
- En lingvistiko, internacia lingvo estas lingvo parolata de homoj de pli ol unu nacio, kutime de multaj nacioj. Ankaŭ nomata "monda lingvo". La angla, la hispana, la franca kaj la araba estas konsiderataj mondlingvoj [4].
- En arto, internacia arta movado estas arta movado kiu inkludas artistojn de pli ol unu lando, kutime multaj landoj. Kelkaj internaciaj artmovadoj estas: internacia literismo, internacia situaciismo, internacia stoikismo.
Foje, la termino "internacia" ankaŭ estas uzata kiel sinonimo por "tutmonda".
Fontoj
- Ankerl, Guy. (2000) Global communication without universal civilization, serio INU societal research, volume 1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western (angle). Ĝenevo: INU Press. ISBN 978-2-88155-004-1.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ The Columbia Guide to Standard American English (angle)
- ↑ artikolo internaciismo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 724
- ↑ Le Nouveau Petit Robert 2010 (france)
- ↑ Mapo de Lingvoj (angle)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.