Intercités
| Intercités | ||
|---|---|---|
| klaso de vagonara servo reto de publika transporto | ||
| InterCity | ||
| Komenco | januaro 2006 vd | |
| Landoj | Francio vd | |
| Situo | Francio | |
| Moto | Les trains classiques SNCF • Partir n’a jamais été aussi simple | |
| Posedata de | Société nationale des chemins de fer français vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |

Intercités (Inter civitoj), antaŭe Corail Intercités, estas varmarko kreita de SNCF en januaro 2006, por valorigi mez-distancajn trajnojn en Francio, uzante veturilojn de tipo "Corail" renovigitajn de SNCF aŭ de regionoj, laŭ la fervojaj linioj. Ekde la 2-a de januaro 2012, post la kunfandiĝo de "Corail", "Téoz", "Lunéa" kaj Intercités, la marko entenas ĉiujn « klasikajn trajnojn » de SNCF veturantajn dumtage kaj dumnokte. Ekde la 13-a de decembro 2010, la ŝtato estas la organiza aŭtoritato de tiuj trajnoj nomitaj « trajnoj de ekvilibro de la teritorio »[1].
Historio
Tiu marko estis kreita por revivigi iujn liniojn antaŭe priservitajn de Ekspresoj kaj rapidtrajnoj "Corail" fariĝintaj GL (Trajnoj de Grandaj Linioj) kaj poste TIR (Trajnoj Inter-Regionaj). Tiuj ligoj de nacia intereso (Teritoria planado) ne profitas el financado fare de Regionoj de Francio kiel okazas por linioj de TER, eĉ se kelkaj regionoj investis en la modernigon de materialo.
Pro la amasa alveno de novaj motorvagonaroj anstataŭantaj trajnojn Corail, la nomo Corail Intercités estis ŝanĝita, fine de septembro 2009, al Intercités.
Linioj
Dumtagaj linioj
Linioj sen deviga antaŭmendo
Linioj kun deviga antaŭmendo
Linioj "100% Éco"
- Paris Bercy – Lyon: ir-revenoj sabate kaj dimanĉe
- Paris Austerlitz – Nantes: ir-revenoj sabate kaj dimanĉe
- Paris Austerlitz – Toulouse: ir-revenoj ĉiutage
Dumnoktaj linioj
Referencoj
- ↑ La convention TET, un engagement fort de l’État en faveur du service public ferroviaire. Ministère du développement durable (21 septembro 2011). Arkivita el la originalo je 2016-01-13. Alirita 23 novembro 2012 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Intercités" en la franca vikipedio (fonta versio 105330914). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

