Interaga fikcio

La insulo Texel je Aventuro 2.1

Interaga fikcio (mallongigata IF) estas komputila programo kaj verko de fikcio legenda per komputilo, en kiu oni povas regi parton de la rakonto. Tiel, ĝi estas arto, kiu kunigas verkadon kaj komputilan ludon. Ĉar ofte oni rolas kiel rolulo de la rakonto, ĝi estas speco de rolludo. Kelkaj IF-ludoj ankaŭ prezentas ilustraĵojngrafikaĵojn, tamen norme la fokuso de IF estas skribita (teksta) rakonto. IF-verkisto Graham Nelson priskribas interagan fikcion kiel "krucvortenigmon kiu militas kun rakonto."[1]

Oni norme komunikas kun la komputilo per tajpado de simplaj komandoj por la ĉefrolulo. La programo uzas interpretilon por prezenti la rezultojn de la komando. La celo ofte estas gvidi la rakonton al kontentiga fino.

La termino ankaŭ povas signifi tipon de nelinia rakonto en kiu la leganto povas elekti inter pluraj elektoj por ŝanĝi ĝian direkton. Tiun tipon de ludo popularigis la programo Twine. Ĝi ebligas krei tian ludon per facila interfaco sen multe da sperto de programado.

Specimena ludoskribo

Tiu ĉi estas unu el la multe da manieroj, ne venki La insulo Texel, de Wim Koolhoven. La ludanto enigis instruojn je linioj, kiu komencas kun '>', la cetera teksto estas de la komputilo. La komputilo komencas kun teksto pri la kunteksto de la ludo.

La insulo Texel
Avent-programo de Wim Koolhoven Aŭtorrajto (c) 1987

AVENTURO estas esperantlingva programo de Wim Koolhoven, Aŭtorrajto (c) 1988

Dunvojo

Vi ferias je la insulo Texel. Hieraŭ vi aŭdis en la trinkejo strangan historion. Du infanoj perdiĝis sur la norda strando, kvankam en la ĉirkaŭaĵo estis multaj plenkreskuloj neniu vidis ilin foriri. Ankaŭ certas ke ili ne naĝis, kelkaj diris ke ili simple fosis kavon. Ĝis nun neniu revidis la infanojn kaj ĉiu timas al la marbordo. Vi estas sur la vojo de la urbo al la dunoj.

>Kiun mi portas

Vi kunportas buteritan panon.

>Vidu panon

Vi planis ke via lunĉo ekzistus el ĉi tiu buterpano.

>Iru suden

Bone. Ho timemulo, ĉu vi ankaŭ timas tiujn historietojn? Vi reiris al la urbo, ĉiu mokridas pri vi, ĉar hieraŭvespere vi fanfaronis vian kuraĝon kaj nun evidentiĝas ke vi ankaŭ timas la maron.

Vi kunportis buteritan panon kaj vi havis neniom da poentoj.

Fino: Presu Klavon.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.