Insulo Null
| Insulo Null | ||
|---|---|---|
Veterbuo, je la koordinatoj de insulo Null | ||
| point of interest • artefarita aĵo • confluence • fikcia insulo | ||
| Situo | Gvinea Golfo | |
| Geografia situo | 0° 0′ N, 0° 0′ O (mapo)00Koordinatoj: 0° 0′ N, 0° 0′ O (mapo) | |
|
| ||
| Administrado | Internaciaj akvoj | |
La insulo Null estas fikcia insulo en la gvinea golfo, ĉirkaŭ 600 km for de Afriko, imagita de la geografia datumbazo Natural Earth[1]. Tiu insulo havas la formon de kvadrato kun 1-metraj flankoj kaj troviĝas je la vojkruco de ekvatoro kaj de grenviĉa meridiano, do je la koordinatoj 0°N 0°E[2],[3].
Tiun insulon oficiale kreis en 2011 la datumbazo Natural Earth[4]. "Respubliko de Insulo Null" tiam estis kreita kiel mikronacio kun sia propra retejo, kiu poste malaperis[2]. Ĝia apartaĵo estas ties koordinatoj. Pro tiuj, iuj geokodaj programoj kiuj uzas (0;0) kiel defaŭltajn valorojn indikas tiun insulon kiam ili ne sukcesas determini validajn geografiajn koordinatojn. La nomo Null venas de informatika ĵargono, en kiu ĝi celas termon kiu ne havas difinitan valoron[4]. Mapo de tiu fikcia insulo estis kreita, baze de insulo kiu aperas en la videoludo Myst, publikigita de Macintosh en 1993 kaj tiam taksita kiel sufiĉe realeca[5].
Je la loko de insulo Null nun troviĝas veterstacio, instalita de la organizo Prediction and Research Moored Array in the Atlantic (PIRATA)[6] por arigi oceanajn kaj meteologiajn observojn en Atlantiko.
Referencoj
- ↑ Laura Kurgan. (2013) Close Up at a Distance (angle), p. 157. ISBN 978-1-935408-28-4.
- ↑ 2,0 2,1 Null Island (angle). Arkivita el la originalo je 2013-10-01. Alirita la 1an oktobron 2013 ..
- ↑ Natural Earth version 1.3 release notes (angle) (2011-01-31). Alirita la 1an oktobron 2013 ..
- ↑ 4,0 4,1 Tim St. Onge (22a aprilo 2016). The Geographical Oddity of Null Island (angle). blogs.loc.gov.
- ↑ Bruno Cravo (11a majo 2016). Null Island, cet endroit parmi les plus visités du monde qui n'existe pas (france). Slate. Alirita la 12an majon 2016 .
- ↑ PIRATA - France (france). Arkivita el la originalo je 2022-10-26. Alirita 2022-10-26 .
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Null Island" en la franca vikipedio (fonta versio 187718346). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


