Insulo Kuper

Insulo Kuper
insulo, indiana rezervejo de Kanado [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj48° 58′ N, 123° 39′ U (mapo)48.965-123.646944Koordinatoj: 48° 58′ N, 123° 39′ U (mapo)

Longo5 km (3 mi)
Larĝo2 km (1 mi)
Loĝantaro452 [+] (2016)
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]

Insulo Kuper (Brita Kolumbio)
Insulo Kuper (Brita Kolumbio)
DEC

Insulo Kuper (Kanado)
Insulo Kuper (Kanado)
DEC
Map
Insulo Kuper
Vikimedia Komunejo:  Penelakut Island [+]
vdr

Insulo Kuper estas unu el la sudaj Golf-insuloj inter Vankuvera Insulo kaj la ĉeftera marbordo de Brita Kolumbio (Kanado). La insulo apartenas al la Penelakuta Nacio kaj ĉ. 300 membroj de la Penelakuta Tribo loĝas sur Insulo Kuper. Mediteranea klimato de mildaj vintroj kaj varmaj, sekvaj someroj subtenas unikan ekosistemon kaj bona vivmedio. Insulo Kuper estas en la pluvombro de Vankuvera Insulo, kun jara pluvkvanto de ĉ. 860 mm. Sur la insulo estas katolika preĝejo sed neniu komerca entrepreno. Ĉar la tuta tereno de la insulo estas indiĝena rezervejo, ne eblas ĉi tie aĉeti terenojn.

Britaj maristoj esplorantaj ĉi tiun regionon en 1851 alvenis al grupeto de kvin (de eŭropanoj) ankoraŭ ne nomitaj insuloj en la Georgia Markolo kaj donis al la du plej grandaj la nomojn Kuper kaj Thetis, laŭ ilia estro, Kapitano Augustus Leopold Kuper R.N. (1809-1885), kaj lia fregato, HMS Thetis, 36-kanona fregato de la Reĝa Mararmeo sur la Pacifika Stacio inter 1851 kaj 1853.

La 20-an de aprilo 1863 la brita mararmea kanonboato Forward atakis la indiĝenan vilaĝon sur Insulo Kuper. La oficiroj kredis la vilaĝoj donis rifuĝejon al personoj implikitaj en du lastatempaj atakoj kontraŭ eŭropaj ŝipoj en la Golf-Insularo. La kanonboato pafis al la vilaĝo kaj estis repuŝita kun vunditoj post feroca batalo kun manpleno da indiĝenaj batalantoj. Post ĉi tiu malvenko la kolonia registaro respondis per unu el la plej grandaj militaj operacoj en la historio de Brita Kolumbio, kiu okazis je la orienta marbordo de Vankuvera Insulo kaj etendiĝis ĝis la akvoj kaj insuloj de Pasejo Active, Markolo Trincomali, kaj Markolo Stuart.

Oni povas atingi la insulon per regula pramŝipa servo por aŭtoj kaj piedirantoj kies bazo troviĝas en Chemainus sur Vankuvera Insulo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.