Insulo Horadada
| Insulo Horadada | ||
|---|---|---|
Insulo, vidita de la strando Bikinis en Santandero. | ||
| geografia objekto | ||
| Akvejo | Golfo de Santandero | |
| Geografia situo | 43° 28′ N, 3° 46′ U (mapo)43.464380555556-3.768425Koordinatoj: 43° 28′ N, 3° 46′ U (mapo) | |
|
| ||
| Loĝantaro | (neloĝata) | |
La insulo Horadada [oraDAda] (hispane Isla de la Horadada) estas roka kaj tre malgranda insulo en la Golfo de Santandero, en la hispana urbo Santandero. Ĝi situas antaŭ la strando Bikinis. Sur ĝi estas eta funkcianta lumturo.
Ĝi havis faman naturan arkon, kiun tempesto malkonstruis la 19-an de januaro 2005. Oni kalkulis, ke rekonstrui la naturan arkon kostas 300.000 eŭrojn. Tial, pro multkosteco, fine oni decidis ne rekonstrui ĝin.[1]
Oni povas naĝi ĝis la insulo kaj suriri per tiea ŝtuparo.
Legendo
Estas legendo pri la roka arko de la insulo (malaperinta en 2005). Onidire, oni detranĉis la kapojn de la sanktuloj Sankta Emeterio kaj Sankta Celedonio, kiuj estas sanktaj patronoj de Santandero sed devenaj de la Romia urbo Calagurris (hodiaŭa Calahorra, en Rioĥo). Ĵetite en la riveron Ebro, la kapoj flue venis en Mediteraneon, poste en Atlantikon kaj alvenis al la Kantabra Maro. Irinte en la Golfon de Santandero, ili koliziis kun la insuleto kaj kreis la arkon (en la hispana, la vorto horadada signifas traboritan). Pro tio oni deklaris la sanktulojn patronoj de la urbo. Oni metis ties relikvajn restaĵojn en monaĥejon, kiu poste iĝis la nuna Katedralo de Santandero, kie ili estas nun.
Referencoj
- ↑ Mañana comienzan las obras de reconstrucción de La Horadada (hispane). El Diario Montañés. Alirita la 9-an de aprilo 2014 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


