Insulo Hindmarsh
| Insulo Hindmarsh | ||
|---|---|---|
| rivera insulo, loĝloko [+] | ||
| Supermara alteco | 25 m [+] | |
| Koordinatoj | 35° 31′ S, 138° 52′ O (mapo)-35.516666666667138.86666666667Koordinatoj: 35° 31′ S, 138° 52′ O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 45,5 km² (4 550 ha) [+] | |
| Areo | 45,5 km² (4 550 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 1 398 [+] (9-a de aŭgusto 2016) | |
| Poŝtkodo | 5214 [+] | |
![]() |
||
| Insulo Hindmarsh | ||

Insulo Hindmarsh - angle Hindmarsh Island, en la loka indiĝena dialekto Ngarrindjeri Kumarangk - estas insulo en la lasta, apudoceana parto de Rivero Murray en Suda Aŭstralio, proksime de la urbo Goolwa. Ĝi situas sur la duoninsulo Fleurieu kaj estas populara turisma vidindaĵo, kiu kreskis laŭ populareco post kiam ponto al la insulo estis malfermita dum la jaro 2001. Plejparte la insulo estas agrikulture uzata.
Historio
La unua eŭropano kiu ekpaŝis sur la insulon estis la brita kapitano Charles Sturt dum la jaro 1830. Sturt uzis la insulon kiel rigardejon kaj ekesploris la enfluejon de la rivero Murray en la oceanon. Sekvajare kapitano Collet Barker daŭrigis la esploradon sed estis mortigita de indiĝenoj dum naĝado tra la riveran enfluejon en la oceanon.

Dum 1837 la insulo estis baptita laŭ la nomo de la unua guberniisto de Suda Aŭstralio, Sir John Hindmarsh.
Meze de la 19-a jarcento tritika muelejo estis starigita sur la insulo, kaj dum 1857 signala masto estis starigita por plifaciligi la ŝipan navigadon de la oceano en la riveron kaj alidirekten. Publika pramo komencis alterni inter la urbeto Goolwa kaj la insulo ekde la jaro 1858. Samjare unua interŝtata telegrafia linio inter la urbegoj Adelajdo kaj Melburno ekpasis la insulon. Aldoniĝis pliaj loĝdomoj, tombejo kaj dum la jaro 1900 fabriko pri fromaĝoj. Kiam Hereford-bovoj kaj Shropshire-ŝafoj alvenis en Suda Aŭstralio dum la jaro 1868, ili estis vivigataj kaj bredataj ankaŭ sur la insulo.
La insulo nuntempe havas malsalan akvon ĉe sia norda bordo kaj salan akvon ĉe la suda bordo. Dum novembro 1985 proksimume 1405 kvadrataj kilometroj de insula areo estis nomumitaj protektinda malsekejo. Dum 2001, pli-malpli triono de la insulo estis aldonita al la areo de la proksima Nacia Parko The Coorong.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




