Insulo Ducie
| Ducie | |
|---|---|
Satelita bildo de Ducie | |
| atolo • reef island | |
| Akvejo | Pacifika oceano |
| Arkipelago | Pitkarnoj |
| Geografia situo | 24° 41′ S, 124° 48′ U (mapo)-24.687777777778-124.79416666667Koordinatoj: 24° 41′ S, 124° 48′ U (mapo) |
| Nombro de insuloj | 4 |
| Ĉefa insulo | Acadia Island |
| Longo | 3,0 km |
| Larĝo | 2,3 km |
| Tera areo | 70 ha |
| Laguna areo | 2 km² |
| Tuta areo | 6 km² |
| Loĝantoj | (neloĝata) |
Mapo de Ducie | |
La Insulo Ducie estas neloĝata atolo en la Pitkarna Insularo, nome Brita transmara teritorio en la Pacifika Oceano. Ĝi kuŝas je 470 km oriente de la Pitkarninsulo kaj havas totalan areon de 4 km², kio inkludas la internan lagunon. Ĝi estas 2 km longa, mezure nordoriente al sudokcidento, kaj ĉirkaŭ 1,6 km larĝa. La insulo estas komponita de kvar insuletoj: nome Acadia, Pandora, Westward kaj Edwards.
Spite ties disa vegetaĵaro, la atolo estas konata kiel reproduktejo de nombraj birdospecioj. Pli ol 90 % de la tutmonda populacio de Murfia petrelo nestumas sur Ducie, dum la paroj de Ruĝvosta tropikbirdo kaj de Feina ŝterno formas po ĉirkaŭ 1 % de la tutmonda populacio de ĉiu specio.
Ducie estis malkovrita en 1606 de Pedro Fernandes de Queirós, kiu nomigis ĝin Luna Puesta (subirinta luno), kaj remalkovrita de Edward Edwards, kapitano de la brita ŝipo Pandora, kiu estis sendita en 1790 por kapti la ribelintojn de la ŝipo Bounty. Li renomigis la insulon Ducie honore de Francis Reynolds-Moreton, 3-a Barono Ducie. En 1867 ĝi estis postulita de Usono laŭ la leĝo pri guaninsuloj de 1856, sed Granda Biritio aneksigis ĝin je la 19-a de decembro 1902 kiel parto de la Pitkarnoj. Pro ties neatingeblo kaj distanco el Pitkarninsulo, Ducie estas rare vizitata nuntempe.
Bildaro
-
Idoj de Murfia petrelo
-
Feina ŝterno
-
Ruĝvosta tropikbirdo
-
ŝternido
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

