Insulo Csepel
| Insulo Csepel | ||
|---|---|---|
| rivera insulo | ||
| Geografia situo | 47° 15′ N, 18° 57′ O (mapo)47.2518.95Koordinatoj: 47° 15′ N, 18° 57′ O (mapo) | |
|
| ||
La insulo Csepel [ĉepel] estas granda riverinsulo en Hungario, sude de Budapeŝto, kun areo de 257 km2. Ĝin limas okcidente la budafok-a branĉo de la Danubo, oriente la rackeve-a branĉo. Ĝian nordan parton konstruas ĉefe rivera gruzo, kiun kovras sabla-ŝlima tavolo. Pli suden, la gruzotavolo maldikiĝas. (Lastatempe oni ekspluatis, minis la ŝtoneran tavolon kaj sur ties loko (manko) (ekz. ĉirkaŭ Szigetszentmiklós) estiĝis grandaj minadaj lagoj).

La insulon kovris, kovras multloke sablo, kiu formis la nordokcidenta vento al holmoj altaj 5–10 m. Oni bridis la sablomoviĝon de robinioj. Oni ekspluatas la akvoresurson de la pli profundaj tavoloj al akvoprizorgo de Budapeŝto.
Laŭ kroniko de Anonymus, la insulon ekposedis la madjara tribestro Arpado. Ĝia ĉevalprizorgisto estis la kumandevena Csepel (aŭ Sepel), de kiu venas nomo de la insulo.
La mezepokaj insuloj nomumis ĝin al Granda insulo (Insula Magna). La hungara loĝantaro estis murdita dum la turka okupado de Hungario, iliajn loĝlokojn okupis serboj (racoj) el la Balkano, kies memoron rezervas la urbo Ráckeve. Ĝi estis pli poste posedaĵo de la aŭstra imperia militestro Jenő Savoyai, kiu konstruigis riĉe ornamitan barokan kastelon en Ráckeve.
La norda parto de la Csepel-insulo apartenas ekde 1950 a Budapeŝto, kiel ties 21-a distrikto, kun grandaj uzinejoj, danuba haveno.
Gravaj komunumoj de la insulo estas Ráckeve, Szigetszentmiklós, Szigethalom, Tököl, kiuj apartenas al departemento Peŝto.
La insulo estas grava agrikultura areo, kies fruktojn, legomojn oni vendas ĉefe en Budapeŝto.
Famulo
- en insulo Csepel mortis reĝo Stefano la 5-a (Hungario)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


