Inicialoj dc

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
inicialoj dc
homo Redakti la valoron en Wikidata
Deveno Francio
Ĝenroj elektropopo
Eldoninto Vinilkosmo
Retejo initialsdc.bandcamp.com
vdr

Inicialoj dci.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Nutrata per alternativa popo kaj moderna elektronika muziko, inicialoj dc miksas tiujn influojn en sian buntan melankolian elektropopmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.

Post la unuaj koncertoj en 2003, pere de nuraj minidiskludilo, elektra gitaro, kaj memproduktita albumo (Popcorn for Diane, en la franca kaj la angla), la projekto rapide evoluis dank’ al sinkronizitaj videofilmoj kiuj estas koncerte projekciataj kun ĉiu kanto. Samtempe komencis aperi kantoj en Esperanto, kaj la koncertoj de Inicialoj dc fariĝis regulaj programeroj de Esperanto-aranĝoj.

Daŭre de la aktivaĵoj, kaj en loka arta sceno kaj en la Esperanto-komunumo, du albumetoj sekvis en 2007 (OK kaj 16), kaj la albumo Propaganda en 2009, en kiuj Esperanto jam ludas gravan rolon. Same, la prezento en la reto de pluraj videaĵoj enradikigis Inicialoj dc kiel muzikvidean artan projekton.

La albumo Urbano estis la unua tutesperanta albumo de Inicialoj dc, kaj estas mejlŝtono en la evoluo de tiu originala projekto.

Diskaro

Muzikvideo: La fina venk'
  • 2007 - OK
    1. Kurso de Esperanto
    2. George Michael
    3. Ordonas ni
    4. TTY
    5. Hejmen
  • 2010 - Urbano
    1. Printempo
    2. La majstro de ŝak’
    3. La dimanĉaj fotoj
    4. Furora danc’
    5. La kontraŭsenco
    6. Ĉie virinoj
    7. Ekstertera dolĉaĵ’
    8. Tatua papili’
    9. La pigra viv’
    10. Se via mano estus paraŝut’...
    11. La prembutono
    12. Pufmaizo
    13. Outrun
  • 2012 - Signoj de viv'
    1. La Malpeza Dormo
    2. Nek ĝojo nek pen’
    3. La Grizeco
    4. Ni en milionoj
    5. Ŝia Ridet’
    6. Alia Temo
    7. La Fina Venk’
    8. Rendevuo
    9. La Monvampiro
    10. Amiko sen vizaĝ’
    11. Signoj de viv’
  • 2017 - La Granda Aventuro
    1. Li revenas
    2. Nokta Stirado
    3. Las Vegas
    4. Mistera Paro
    5. Dank’ al Kate
    6. Felisedo de nokto
    7. Tempomaŝino
    8. La Vivo nigrablanka
    9. Perfekta Ferio
    10. Ĝis la pluv’
  • 2021 - Fulmerford
    1. Konektitaj knaboj
    2. Urba naturo
    3. Via beleco malŝparita
    4. Trans la tim'
    5. Bona persono
    6. La forgesita aŭtoro
    7. 2063
    8. La jaro de la viruso
    9. Sekreta flam'
    10. Eta kosmonaŭto
    11. Mi volas pli

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.