Influsfero

En la kampo de internaciaj rilatoj, influsfero, kiel internacia plej ofte uzata esprimo, aŭ influzono, pli ĝuste laŭ signifo, estas spaca regiono aŭ koncepta divido laŭ kiu unu ŝtato aŭ organizo havas ian nivelon de kultura, ekonomia, militista, aŭ politika ekskluziveco aŭ hegemonio, kongrue kun la interesoj de la potencoj ekster la limoj de la ŝtato kiu kontrolas ĝin.
Kvankam povas esti formala alianco aŭ aliaj traktataj devigoj inter la influitoj kaj la influantoj, tiaj formalaj aranĝoj ne estas nepre necesaj kaj la influo povas ofte estis pli ekzemplo de milda povo. Simile, formala alianco ne nepre signifas ke unu lando kuŝas ene de la influsfero de alia. Altaj niveloj de ekskluziveco estis historie asociaj kun altaj niveloj de konflikto.
En pli ekstremaj okazoj, lando ene de la "influsfero" de alia povas iĝi subulo de tiu ŝtato kaj servi fakte kiel satelita ŝtato aŭ de facto kolonio. La sistemo de influsferoj, laŭ kiu povegaj landoj intervenas en la aferoj de aliaj, pluas ĝis nuntempe. Ĝi estas ofte analizata laŭ terminoj de superpotencoj, grandaj potencoj, kaj/aŭ mezaj potencoj.
Ekzemplo de influsfero estis Ĉinio en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento, kiam Britio, Francio, Germanio, kaj Rusio (poste anstataŭita de Japanio) havis de facto kontrolon sur grandaj partoj de teritorio. Tiuj estis prenitaj laŭ malegalecaj traktatoj aŭ laŭ tre longdaŭraj "luoj".[1] Tiuj potencoj (kaj Usono) rajtis havi kaj funkciigi siajn proprajn tribunalojn, poŝtoficejojn, komercajn instituciojn, fervojojn, kaj militŝipojn en kio estis teorie ĉinuja teritorio. Tamen, la eksterlandaj povoj kaj ties influo en kelkaj okazoj eble estis troigitaj.[2] Tiu sistemo finis post la Dua Mondmilito.
Por alia ekzemplo, dum la pinto de sia ekzisto en la Dua Mondmilito, la Japana Imperio havis tre grandan influsferon. La Japana registaro rekte regis en Koreio, Vjetnamio, Tajvano, kaj en grandaj partoj de Ĉinio. La "Grand-orient-azia Kun-prospera Sfero" povis tiele koincidi kun la mapo de la Pacifika Oceano kiel granda "bobelo" ĉirkaŭ la insuloj de Japanio kaj de la landoj el Azio kaj Pacifiko kiujn ili kontrolis.
Foje partoj de unu lando povas fali en du diferencajn influsferojn. En la kolonia epoko la bufroŝtatoj Irano kaj Tajlando, kuŝante inter la imperioj de Britio kaj de Rusio kaj de Britio kaj de Francio respektive, estis dividitaj en influsferoj de la imperiaj potencoj. Simile, tuj post la Dua Mondmilito, Germanio estis dividita en kvar okupatajn zonojn, kiuj poste plifirmiĝis kiel Okcidenta Germanio kaj Orienta Germanio, el kiuj la unua iĝis membro de NATO kaj la lasta membro de la Varsovia Pakto.
La termino estas uzata ankaŭ por priskribi ne-politikajn situaciojn, ekz., ĉeno aŭ unuopa instalaĵo de vendejaro povas havi influsferon kiu difinas la geografian areon kie hegemonias ties podetala komerco. Ekzemple "El Faro" en Badajoz, Hispanio, kies influsfero atingas grandan teritorion el najbara Portugalio.
Vidu ankaŭ
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.