Indiana gestlingvo

Indiana gestlingvo
Mapo
signolingvo • lingvo • moderna lingvoendanĝerigata lingvo
American Indian Sign Language
Parolantoj 75
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 psd
  Glottolog plai1235
Angla nomo Plains Indian Sign Language
Franca nomo langues des signes des Indiens des Plaines
vdr
Engraving representing handshapes used in Plains Indian Sign Language
La originala manforma glosaro de Mallery [1]
Eltiroj el filmo farita en 1930 okaze de konferenco pri konservado de la indiana gestlingvo.

La indiana gestlingvo (angle Plains Indian Sign Language) estas gesta lingvo kiu ne estis intencita unuavice por surduloj, sed kiu estis antaŭe uzata kiel interetna helplingvo inter la indiĝenoj kiuj vivis en la prerio de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: nigrapieduloj (Blackfoot), ĉejenoj, siuoj, kioŭoj kaj arapahoj. Ties etnaj lingvoj estas tre malsimilaj inter si.

La indiana gestlingvo estas piĝina lingvo en kiu uziĝas preskaŭ nur signoj bildigaj kaj imitaj (ikonaj). Pro tio, ĝi estis facile komprenebla ankaŭ por eŭropdevenaj enmigrintoj, kiuj ankaŭ uzis ĝin aktive en siaj kontaktoj kun la indiĝenoj.

Jam en raporto de ekspedicio dum la jaroj 1540 – 1542, Francisko Vázquez de Coronado menciis, ke la indianoj kapablis tre bone komprenigi sin per gestoj. Dum la 19a jarcento, la uzado de la gestlingvo malplioftiĝis pro la disvastiĝo de la angla lingvo. En la unua duono de la 20a jarcento, ĝi tamen iom populariĝis ankaŭ inter skoltoj. Fine de la jarcento, ĝi aplikiĝis kiel helpilo por handikapuloj kiuj ne kapablas regi ordinaran lingvon, ankaŭ ne ordinaran gestan lingvon. Simila aplikiĝo ankaŭ troviĝis por Blisa skribo.

Referencoj

  1. Mallery, Garrick (1881). "Sign Language Among North American Indians". Annual report of the Bureau of Ethnology to the Secretary of the Smithsonian Institution. 1: 544–549.

Fontoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.