In Flanders Fields
| In Flanders Fields | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | John McCrae |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 8-a de decembro 1915 |
In Flanders Fields estas poemo de la kanada milita kuracisto kaj poeto John McCrae (naskiĝis la 30-an de novembro 1872, mortis la 28-an de januaro 1918). La finan version li verkis la 8-an de decembro 1915.
McCrae mortis dum la Unua Mondmilito, laboranta en lazareto, pro pneŭmonio kaj encefalito.
La originala poemo

In Flanders fields
- In Flanders fields the poppies blow
- Between the crosses, row on row
- That mark our place; and in the sky
- The larks, still bravely singing, fly
- Scarce heard amid the guns below.
- We are the dead. Short days ago
- We lived, felt dawn, saw sunset glow
- Loved, and were loved, and now we lie
- In Flanders fields.
- Take up our quarrel with the foe:
- To you from failing hands we throw
- The torch; be yours to hold it high.
- If ye break faith with us who die
- We shall not sleep, though poppies grow
- In Flanders fields.
Traduko en Esperanto
En flandraj kampoj
- En flandraj kampoj papavoj floras
- inter la krucoj kiuj deĵoras,
- en vicoj ili pri ni memoras
- dum alaŭdoj supre flugas plue,
- ne aŭdeblaj pro pafiloj sube.
- Ni antaŭ tagoj ĉi tie mortis
- Vidinta kion suno alportis
- Amitaj, amintaj, nun kuŝas ni
- En flandraj kampoj.
- Malamikojn sendu al la morto
- Dum ni pereintoj al vi donas
- La torĉon por alte porti.
- Se vi perfidas nin mortintojn,
- ni ne dormos, eĉ se floros papavoj
- En flandraj kampoj.
- (Traduko: Lode Van de Velde)
La rolo de la papavoj (poppies)
Papavo estas pionira specio kies semoj povas resti dum jaroj sur la tero kaj ekfloras nur kiam ĉiuj aliaj ĉirkaŭaj plantoj estas for, ekzemple kiam la grundo estas trafosita kaj miksita kun ŝtonaĵoj. Tia estis la situacio en la tranĉeoj dum la Unua Mondmilito kaj McCrae certe vidis multajn papavojn florantajn verkante la poemon.
Estas ankoraŭ alia signifoj de la papavoj. Iuj specioj estas uzataj por produkti opion kaj morfinon. Morfino estas dormiga kaj analgeza drogo, uzita por mildigi la doloron de la vunditaj soldatoj.
Krome, la aspekto de la floro estas simbola: la petaloj estas ruĝaj kiel la sango de la viktimoj, la interno estas nigra, koloro de funebro kaj en la kerno videblas krucformo, nome kristana simbolo.
Bibliografio
- VERLEYEN, Herwig, In Flanders Fields: het verhaal van John McCrae, zijn gedicht en de klaproos, De Klaproos, 1992. ISBN 90-5508-001-2 (en la nederlanda lingvo; Esperanta versio En flandraj kampoj aperis en 2015 ĉe Flandra Esperanto-Ligo).
- Wśród Flandrii pól kwitnący mak (pola traduko)
- https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9181
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
